Litvek: лучшие книги недели
Топ книга - Никола Тесла. Пробуждение силы. Выйти из матрицы [Дмитрий Евгеньевич Крук] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Невидимый друг [Эллен Ох] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Сезон отравленных плодов [Вера Олеговна Богданова] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Билли Саммерс [Стивен Кинг] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Полка. О главных книгах русской литературы [Вячеслав Николаевич Курицын] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Порвалась дней связующая нить [Филип Киндред Дик] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Сдвиг времени по-марсиански [Филип Киндред Дик] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Исход. Возвращение к моим еврейским корням в Берлине [Дебора Фельдман] - читаем полностью в Litvek
Litvek - онлайн библиотека >> Valdemar ř >> Старинная литература >> La skandalo pro Jozefo >> страница 2
homan memfidon, kvankam eĉ kisi miajn maleolojn li ne indas. Estis ja mi, kiu foje persvadis Potifaron, ke li aĉetu Jozefon de tiuj sklavovendistoj.

Por diri veron, hodiaŭ mi mem eĉ ne plu scias, pro kio mi tiam faris, mi stultulino – verŝajne nur pro troa kompatemo. Laŭ lia febla, senforta staturo ja unuavide evidentis, ke por pena laboro li absolute ne taŭgas. Tia povruleto li aspektis, malgrasa, senpova, etmuskola; liaj nigraj okuloj plenaj de tristeco – kiel frape li kontrastis tiun palan helhaŭtan vizaĝon ... Li mem versimile jam forgesis, mi tamen bone memoras. Potifar jam volis forpeli kaj lin kaj la tutan nomadan vagabondaron – sed en tiu momento mi subite iel ekkompatis la hebrean junulon, do mi diris al la edzo, atendu ja, ĉu ekzistas nur penlaboro, eble ni povus lin tamen iamaniere utiligi, ĉu li hazarde ne kapablas ion alian? Jes, jes, nepre li kapablas, fervore asertis la negocistoj, tiu ĉi judo scias perfekte klarigi signifon de sonĝoj! Provu nur, sinjorina moŝto, kaj certe vi bonspertos! – Ho, friponoj sagacaj, ili tre bone sciis, ke la sonĝprofetado estas nia tradicia ŝatokupo, ia – mi diru – tutnacia manio, tial ili jesis tiel trorapide.

Kompreneble, tiu malsprita dupo, mia sinjoro edzo, ne eltenis plu kontraŭstari, ĉar posedi lertan sonĝaŭguriston estas ja prestiĝa afero en nia monduma socio. Sekve li finfine tamen aĉetis, ne malzorginte marĉandi pri la prezo kiel eble plej multe.

Tiu malsagaca Potifar! Nun li ĉie fanfaronis, kiel bonprofite li akiris elstaran fremdlandan specialiston en la sonĝprofeta fako. Li alkutimiĝis preskaŭ ĉiutage venigi Jozefon, por infanece ĝoji pri lia lerteco improvize elokventi laŭ malsamaj abstraktaĵoj. Estas dubinde, ĉu Potifar fakte tiel abunde sonĝis – pli eble li volus, avarulo maldeca, riĉe al si kompensi la monsumon elspezitan, ja mi konas lin tre bone! Vere ridinda vidaĵo, kiam tiuj du konfidence kunsidis kaj grave mienis, laŭdire analizante la sonĝenhavojn. Mi kutimis sidi iom proksime kaj observi ilin, sed apenaŭ mi povis aŭdi ilian babiladon. Cetere tio neniel interesis min, ĉar la fato de mia edza sinjoro por mi absolute ne gravas – kaj krome, je sonĝoj mi ne kredas. Al sonĝoj mi nepre preferas revojn ... Jes, revi mi ege ŝatas! ... Nenio estas pli agrabla ol dum postmanĝa siesto senmove pigri sur molaj kusenoj kaj maldormi kun okuloj fermitaj. Sklavino milde priventumas vin – kaj vi povas liberlasi la pensojn, ke ili vagu sencele tra malreala neniejo kvazaŭ kamelidoj petolantaj sub kokosarboj de ombrodona oazo – ĝis fine ĉio koncentriĝas je imago pri ajna neekzistanta iulo, kun kiu vi povas amindume finti, intime babilzumi kaj dolĉavoĉe flustri bagatelajn flataĵojn, sensencajn, malprudentajn ... Kia bonŝanco, la ravaj rendevuetoj kun fiktiva amanto elrevita! Domaĝe, ke ion tian oni povas nurnure revi – la reala vivo aspektas ja tute aliel! Neniam oni tiel liberas, kiam revante. Ĉu mi entute dum ĝisnuna vivado estis iam ajn libera? Neniam, neniam! Dum mia infanaĝo gardis min sklavaj vartistinoj, ĉar panjo laŭdire estis tiel subtila, ke tujsekve post mia naskiĝo ŝi forpasis en la regon de mortintoj. Kaj mi asertu, ke la vartistinoj gardis min vere tre zorgeme. Memkomprene, ĉar se mi, la solinfano de renoma personkuracisto de la plej serena faraona moŝto, iel kontuziĝus, la sklavinoj povus tion repagi eble eĉ per propra vivo.

Sed kiu plej multe malprofitis pro tio, estis ĝuste mi! Neniam mi darfis petoli kun aliaj infanoj, bani min mi devis nur en malprofunda baseno interne de la domo sub severa inspekto de la sklavinaro, sunumadon mi povis ĝui sole po difinitaj porcioj, eĉ unu kamaradinon mi neniam havis. Vere teda infanaĝo: ludiloj ĉiaspecaj abundis, sed iesajna amo aŭ almenaŭ inklino absolute mankis. Eĉ plej etan simptomon de simpatio mi malhavis. Ĉio ĉirkaŭe estis iel fremdeca, rigida, indiferenta kaj senimpresa, kvazaŭŝajna ... Cetere, samtia estis ankaŭ mia patro mem: maldika, altstatura, severmiena grandsinjoro. Nur malofte mi trafis lin en nia vastespeca domo, kiun mi hezitas nomi hejmo, ĉar hejmo estas ja ejo, kie oni amas unuj aliajn, ĉu ne – kaj ĝuste tion mi malhavis.

Sed – ke mi estu justa – unu estaĵo tamen ŝatis min: mia granda longhara nigra virkato, kiu ofte venadis por kuŝripozi sur miaj genuoj; mi karesis ĝin kaj ĝi kontente, obtuze ronronis ĝuante varmon de mia korpo. Mi konfesu, ke tiukaze ĝi ŝajnis al mi multe pli amikeca, pli ŝatinda, ja mi diru eĉ pli homeca, ol mia neglektema patro, kiu apenaŭ alparolis min kaj kies manplato – se li hazarde glitumis min – estis humideta kaj preskaŭ senvarma. Ĉe lia ĉeesto mi neniam sentis min bone, ne sciante pri kio paroli. Feliĉe, plimulton da tempo li pasigadis ĉe la faraona kortego – kaj mi neniel bedaŭris lian foreston.

Nemalfrue post mia viriniĝo oni edzinigis min sen demandi pri mia konsento. Cetere, estro de la faraona korpogvardio estas ja tiel aŭtoritata altrangulo, ke stulteta junulino ne rajtas eĉ ekhavi ideon pri eventuala rezisto kontraŭ tia bonŝanco, ĉu ne vere? Verdire mi indiferentis, ĉar mian eminentan fianĉon mi renkontis unuafoje nur ĉe la nupto – kaj tiam ja estis malfrue por spiti. Li estis dika, preskaŭ senhara, stultmiena kaj proksimume trioble pli aĝa ol mi.

La nupta ceremonio estis luksega, terure longdaŭra kaj solene rigida. Kontraŭe, la malvirgiga procedo maldaŭris, ŝoke min eknaŭzis kaj tute seniluziigis. Ĉu tion oni nomas amo?! Oni simple venas, lascive alkuŝas kaj malkompleze uzaĉas vin kvazaŭ ian senvaloran ilon ... ho, kia abomenaĵo! Femina karno kaj bruta viando, ĉio jen egalas: kaj tion kaj jenon oni senĝene konsumprenas, satiĝinte deruliĝas for, ekdormaĉas kaj kontente ronkegas kvazaŭ tromanĝinta porko. Tio do estas geedzeco – ho fi! ... Ĉu mirinde, ke mi malamas mian edzon ekde la unua tago? Jes, mi tutanime abomenas lin, terure naŭzas min lia grasa ventrego, liaj ŝvitozaj manoj, lia raŭka voĉo, lia daŭra nazkataro kun ripetataj ekternoj kaj ĉiamaj mungetado kaj naztrumpetado – al tia kretena mishomo mi estas dumvive devoligita – kaj al tiu aĉa senila debilulo mi eble devus naski idon?! Ne, ne, ne – centmilfoje ne, neniam! Prefere mi senvivigus ĝin tuj en mia sino ... Tamen dioj gardu – jen kiaj fipensoj povas enkapiĝi, se oni sentas sin tiel soleca ... Vidu, eĉ la nigraharan katon mi ne plu havas. Ja post la nupto mi kunprenis ĝin, sed Potifar tuj ordonis dronigi ĝin sub stulta preteksto, ke la katoj laŭdire disigas malsanojn. Tia stupida superstiĉo! – Do, mi ne havis plu eĉ ian ajn vivaĵon nek inklinan vivulon en la tuta mondo. Kia miro, ke mi ekmalsanis pro tristeco kaj enuo ... Jes, la enuo estas grava, insida malsano, ĉu vi ne kredas? Ĝi ekestas tute kaŝite, preskaŭ nerimarkeble, sed poiome intensiĝas pli kaj pli ĝis fine ĝi venenas tutan vian animon, uzurpante vian memon ĝis la fingropintoj. Ho, mi tiel enuis, ŝancelvagante sencele tra senhomaj specoj de l’ superba ŝtonpalaco; el ĉiuj anguloj de la pompe meblitaj ĉambregoj faŭkis nenieco, senkialeco.

Treege mi enviis al la sklavinoj, ke ili povas interbabiladi, klaĉi kaj ridi, ŝerci, kvereli, senĝene flirti kaj amoreti, dormi are en komuna ejo, laŭdezire geiĝi, lulkanti al siaj beboj kaj mamnutri ilin – kiel liberaj, kiel riĉaj estis la sklavinoj kompare al mi! Sed ne nur tiuj, ankaŭ ĉiu alia ŝajnis al mi enviinda; ja eĉ Potifaron mi enviis pro la rilato al Jozefo. Ĉu estis envio, ĉu ĵaluzo – mi mem ne scias. La multspeca talento de tiu hebreo estis nome tiel okulfrapa, ke eĉ Potitar malgraŭ sia malspriteco baldaŭ komprenis, ke Jozefo krom la signifoklarigado de sonĝoj estas utiligebla ankaŭ por aliaj, pli gravaj aferoj. Iam-tiam mi eĉ miris vidante, ke la trokredema domsinjoro invitas la sklavon por konsulti lin pri aferoj de l’ familia havaĵo kaj hejma mastrado – tio ne decas ja! Sed jen ĝuste Potifar: malzorgema pigrulo, ĉiam preta ŝarĝi iun alian per siaj propraj tedaĵoj, por ke li mem povu laŭvole tordiĝi ĉe la kortego, ĝuadi delikatajn bongustaĵojn de la faraona kuirejo kaj senfine babilaĉi kun aliaj altfunkciuloj pri etsignifaj bagatelaĵoj.

Fakto estas, ke Jozefo estiĝis lia nepra favorato kaj konfidato, plenrajtigita prizorgadi ĉiujn farotaĵojn de nia luksa dommastrumado kaj familiaj negocoj. Sekve de tio li ĝuis eksternorman privilegion enveni nian loĝdomon kiam ajn sen antaŭanonco kaj aparta permeso. Kaj li venadis ofte – mi ne hezitu diri, eĉ tro ofte ... Ja kiam mi verdire ekkonis, ke mi enamiĝis al Jozefo? ... Jese, bone vi aŭdas – mi fakte enamiĝis; naive, spontane, senpripense kaj senkondiĉe. Ĉu mirinde? Neniel! Jozefo ja ĉiarilate kontrastis Potifaron. Li estis inteligenta, malsamspece inĝenia, kaj sciis mildavoĉe tamen atentoveke paroli pri interesaj aferoj, ekzemple pri bezono harmonie kunvivadi – certe tio estis nuraj fantaziaĵoj, sed ege plaĉaj kaj iel strange feliĉigaj. Estis balzamo por mia malsana animo: fine mi sukcesis forigi la netolereblan enuon! Mire mi konstatis, ke jen homo vere homeca, kiu emas kompreni ies animon ... Tio ĉi ŝajnis al mi subite kiel miraklo, ia donaco de l’ ĉielo, ia fatala sugesto: jen reale, vivanta viro, kiu frape similas al tiu mia elrevito – certe ne povas esti nura hazardo, ke li fakte, sangokorpe ekzistas. Probable li alvenis de lontane sole pro mi, por efektivigi miajn revojn, transformi ilin je difinita, fiksa personaĵo. Tutcerte estis tiel – ĉar plenkore mi deziris, ke tiel estu.

Firme mi tion kredis kaj feliĉis. Kvankam matura virino, nur nun mi komencis vivi primaveron de mia femineco, spertante mian tardan unuan amon. Unuan kaj kredeble porĉiaman.

Ekde tiu konsciiĝo mi komencis intence serĉi la ĉeeston de Jozefo. Neniun okazon mi maluzis. Senpacience mi ĝojatendis lin, kaj ĉiu lia alveno pliintensigis mian korbatadon. Vane mi fervoris kaj mian vango-ruĝiĝon pro lia alrigardo – mian nefruan aman ekardon mi trovis hontinda, kaj tamen mi ĉiam beatis, aŭskultante lian decan parolon. Lia obtuza voĉo sonis al mi kvazaŭ delikata flutmuziko en templa sanktejo; ĝi denove reaŭdiĝis eĉ post lia foriro, mia memo resonancis per ĝi, tuta mia estaĵo agorditis je belsona, dominanta melodio de superba amkanto ...

Kaj dioj tiel favoris min, ke ili eĉ sonĝigis min pri Jozefo! La nereala, iluzia imagito de ismaj revoj modifiĝis en miaj nunaj sonĝoj je amato tute reala kun difina korpoformo kaj konkreta konduto. Nur ĉi-tempe mi lernis aprezi la veran valoron de sonĝoj, kvankam tiuj miaj ne bezonis ja klarigon. Ilia enhavo estis tute senkomplika kaj absolute unusignifa – tamen tiel rava kaj intensa, ke nemalofte mi eĉ vekiĝis ... Malgraŭ tio – ŝajnis al mi, ke en ĉiuj ĉi sonĝoj restas ankoraŭ io enĉifrita, neesprimita, io grandioza eĉ fatala – kaj subite frapis min ekpenso: rigardu, jen la ĝusta patro por via ido! Jozefo ja! Estis kiel fulmo el sennuba ĉielo. Kia ideo! Certe la dioj mem entrudis ĝin al mi. Jes, mi havigos idon far Jozefo! Ĝi estos patrodevene saĝa, belaspekta kaj bonmora, ringobuklan hararon ĝi havos, malhelajn okuletojn rosinaspektajn, la karakterizan buŝtrajton kun milda rideto simila al tiu de lia paĉjo – etulo mia plej ĉarma, aminda, bebeto kun fajna haŭto rozkolora, panjo vin dorlotos kaj lulos kaj abunde mamnutros, por ke vi povu kontente ekdormi kaj dolĉe baji kvazaŭ birdido en nesteto molmola – baju, ho baju, mia amegata, elsopirita, rozvanga Jozefideto – – Freneze feliĉa mi estis pro jena bonŝanco. Neniam plu mi sentos min soleca; eĉ se