Litvek - онлайн библиотека >> Valdemar ř >> Старинная литература >> La skandalo pro Jozefo >> страница 8
ĉiam havas plenan ujon, eĉ kiam ĉie alilande oni laŭdire tre suferas, ja eble eĉ amase mortadas de malsatego. Nu jes, kaŭzas tion la malfekundeco, kiu jam depost kelkaj senpluvaj jaroj trafis la tutan mondon laŭdire. Ja por mi malgravas, se iuj barbaraj gentoj elmortaĉos – precipe, ke ni egiptoj, ne malsatas.

Kaj vidu, ĉion oni misuzas por trompe propagandi! Troviĝis nome malsprituloj asertantaj, ke pri nia nuna bonfarto meritas ĝuste tiu hebrea ulo Jozefo, laŭdire, ĉar li konstruigis la grandegajn grenejojn kaj ordonis amasigi nutraĵojn dum la antaŭaj jaroj, kiam ĉio abundis – ba, kia stulta parolo! Se nia Dieca Faraono ne sonĝintus pri tiuj bovinoj grasaj kaj malgrasaj, ĉu Jozefo povus antaŭscii la okazontaĵojn? Nu vidu, kiu do meritas pri nia bonfarto? Klarigi signifon de tia lumevidenta sonĝo scipovas ja kiu ajn, sed profete sonĝi povas nur elektitoj de dioj, ĉu mi ne pravas?

Cetere oni devas konstati, ke la sagaca judo tre lerte eluzis tiun faraonan sonĝon por fondi sian enviindan, abruptan karieron. Nuntempe li estas, krom la reĝo, la plej potenca funkciulo, kvazaŭa vicfaraono, kiu estras la tutan Egiptian regnon kaj mastrumas ĉiujn ŝtatnegocojn. Diru mem: ĉu indas, ke tia sklavdevena barbaro igu veturigadi sin en reĝa ĉaro tra la lando? Kaj imagu, oni eĉ freneze jubilas al li renkonte, tapiŝumas lian vojon per floroj kaj laŭrobranĉetoj kaj oracias lin kiel savinton! Ba, stultuloj – ĉu ili opinias, ke li agas senprofite? Vidu, unusola vipregalo sufiĉis por elkapigi el li ĉiujn modestecon, oferemon kaj idealojn. Eĉ sian hebrean devenon li neis, akceptinte novan nomon egiptlingvan, kiun egale neniu memortenas. Ankaŭ sian pudoron li venkis, edzinigis pastran filinon kaj naskigis du bubojn. Ba, sklavo nobeliĝis – nekredebla idiotaĵo! Memkomprene, la alsimiligo de lia vivmaniero al egiptaj moroj estis nur ruza, profitcela kvazaŭo. Proprakonscie li ĉiam restas barbara fremdlandano, kiu ne povas venki sian sklavecan inklinon al la primitiva gento. Ĉu vi ne kredas? Kial do li kelkfoje sendis pere de sia vagabonda frataro tian amasegon da nutraĵoj el la ŝtata provizejo en la Kanaanan landon, ja eĉ senpage! Ĉu tio ne estis evidenta misuzo de oficpovo? Sed tio ŝajnis al li ankoraŭ nesufiĉe! Por li ne sufiĉis, ke li mem bonfartas kvazaŭ porko en sekalejo – li devis eĉ almigrigi sian tutan familion! Kaj ĉu vi scias, kiomnombra estas tia juda familio? Estis ne nur lia patro kaj la dek unu fratoj, sed aldone ankaŭ bofratinoj, gekuzoj, bofilinoj, genevoj kaj nekalulebla geneparo. Kiam ĉiuj ĉi en siaj bizaraj kostumoj enmarŝis nian urbon kun kelkaj veturiloj ŝarĝitaj per ĉiaspeca fatraso, ili aspektis kiel trupo de histrionoj kaj ridindaj ŝercafektuloj. Tia tumulto ekestis, ke ni devis duobligi patrolojn por teni ordon. Kaj nun ili ĉiuj restadas ĉi tie, en nia regiono, tiuj fiaj elmigrintoj, kiuj senbride naskproduktiĝas kvazaŭ ratoj. Kaj tiun ĉi homamason ni nutru je ŝtataj elspezoj. Nur atendu, post kelkaj jaroj ili formanĝegos ĉion kvazaŭ lokustoj kaj fine englutos eĉ nin mem. Malbena kanajlaro! Kaj ĉion ĉi kulpas tiu damnita Jozefo. Oficiale ja oni sciigis, ke lian parencaron invitis la Superulo mem, sed kiu ankoraŭ kredas oficialajn sciigojn? Ĉiam la aferoj statas aliel, ol la estruloj asertas. Certe estis rezulto de intrigoj far Jozefo. Ho, mi malŝategas lin! Se mi ĉion ĉi antaŭsciintus, tiam la batmemorigo estus ankoraŭ multe pli efika ... Ĉu li eble ankoraŭ rememoras, kiel li muĝis kaj ĝemblekis tiam batate? Verdire, tiun eventon li devus miafavore forgesi – alie li povus min ne tre agrable rekompenci ... Tamen, ĉu mi estas riproĉinda? Mi nur obeis ordonon. Ja ĉiam mi deĵoris konscience, servante al kia ajn reĝimo. Respondecas mia ĉefestro, mi nur praktikas mian profesion. Certe, tiel estas prave: estas Potifar, kiu respondecas! Kaj se Jozefo eble ordonus, ke mi skurĝu Potifaron, volonte mi farus, kial ne? Harda disciplino estas ja firma bazo de homa kunvivado, ĉu ne? Jes, jes – tiel statas la aferoj, tiel pasas la vivado. Potenculoj alternas, unu malaperas kaj alia supreniĝas, plimalpli fia ol tiu antaŭa. Tronoj detruiĝas, superbaj urbegoj iĝas ruinoj, formortas tutaj homgentoj, vastaj regionoj kun florriĉaj ĝardenoj ŝanĝiĝas je dezertoj ... Tamen ununuraĵo ĉiam postrestas: estas ni, gvardianoj, policanoj, soldatoj, militistoj, armitoj, solduloj, profesie ekzercitaj amasmurdistoj. Ĉio alia pereos posttempe, ĉio estos forgesita, ĉio ajn: la stulta, spritmanka ĉasteco de Jozefo samkiel lia posta honorigo, la venĝema malfavoro de Potifar kaj avideca voluptemo de lia edzino, kies nomon oni eĉ ne plu rememoros – la grandegaj piramidoj de ĉiopotencaj faraonoj dispeciĝos, luksajn palacojn kaj belegajn templojn kaj kolosajn statuojn ŝutkovros sabloamasoj alpelataj de orienta vento – ĉio, ĉio ajn estos foje pasinta, sole ni, batalpretaj militontoj, ni ĉion postdaŭros.

Foriĝu de la vojo, mizeraj civiluloj, jen ni eminentularo de l’ mondo marŝas per firma, samritma paŝo, unu du, unu du – aŭdu la tertremadon – paŝas ni, la plej konvinka potenco, ni, la poreterna armeo mortiprete fidela al ia-ajna makabra ideo! Ni, ni ĉion superas, la tutan Teron ni estras, vi ĉiuj aliaj estas nur sklavoj, kiuj devas vivtenadi nin. Kliniĝu antaŭ ni, penege laboru kaj se necese eĉ mortaĉu pro malsato por nin satigi, oferdonacu viajn filojn – ĉar sciu: la dioj eternaj, ĉiopovaj, senkompataj kaj sangavidaj – estas ni! ....

Jes, homidoj, tiel estas. Ĉu vi jam komprenas, kion signifas esti brava gvardiano? La soldateco estas la plej privilegia metio kun garantiitaj bonfarto, honoro kaj gloro, ĉiam kaj ĉie. Eĉ nian funebron oni aranĝos je ŝtata elspezo ... Kiel bagatela estas tiu banala aventuro de ia Jozefo kompare al nia historia predestino! Ho, bone, tre bone decidis mia povra patrino ... Ekde tiu tago mi ne revidis ŝin. Eĉ ŝian vizaĝon mi jam apenaŭ kapablas rememori. Eble afabla ŝi estis. Certe ŝi ne plu vivas hodiaŭ. Dioj scias, kiam kaj kiel ŝi mortis ... Sed miltondre – oni jam ekis distribui la manĝajojn! Kaj mi idioto jen senutile meditaĉas – – He, kamaradoj, lasu min trapasi, ne kubutumu! Vakigu por mi spacon, kanajloj – meritohava veterano estas preferenda, ĉu vi ne scias tion?! Damne, mi rajtas ja ricevi mian manĝaĵon – he, vi tie, tuje eldonu al mi mian tagmanĝon, alie mi plendos rekte ĉe Jozefo, la Hebreo! Ne ridaĉu, stupiduloj – ĉu vi ne scias, ke li estas mia intima konato?! – – Do ĉesu jam – jen kion vi faras, idiotoj, vi faligis min!!

Ne piedbatu min, kamaradoj – ĉu vi ne vidas, jen ja homo kuŝas surtere – ĉu vi eble tretmortigos min pro maĉpeco da aĉa voraĵo?! Kvazaŭ aro de furioziĝintaj ĉevaloj vi kuregas transe – merde, kondutu ja kiel homoj, bastardoj misgeneritaj – aaaŭ! mia torako krevas – helpu min stariĝi, pro ĉiuj dioj – mizerikordu, ne lasu min ĉi tie mortaĉi – ĉu vi frene ... hooo!! –

Klariga aldono

La eldonisto petas pardonon koncerne la neordinaran fenomenon: jena libro verdire ne finiĝas, sed simple ĉesas. Kredeble la eldiraĵo de la brava gvardiano estis ial interrompita. Divenprovi la kaŭzon povus rezultigi nur hipotezon, kion ni prefere evitu. Des pli strikte la eldonanto rifuzas eventualan ekpenson kompletigi la verkon per laŭlibera fikciaĵo, ĉar tia senrespondeca interveno konsiderinde minacus la historio-sciencan valoron de la jene lanĉitaj dokumentoj. Cetere atentema leginto certe jam amasigis sufiĉe da faktoj, kiuj al li permesas formi pravan imagon pri la antaŭlonga okazintaĵo, kiu ĝis nun estis kovrita per vualo de nuraj konjektoj kaj supozoj.

Publikigante la aŭtentikaĵojn ni intencis pruve demonstri, ke efektive ĉio okazadas aliel, ol oni oficiale asertas. Por riveli netan veron necesas kribri la respektivajn faktojn. Jen kion ni celis. Ĉu ni sukcesis, tion bonvole prijuĝu la afabla leginto.

Valda Vinař

Pri la aŭtoro

Valda Vinař  naskiĝis la 31-an de majo 1918 en la hungara urbo Kaposvár . Liaj gepatroj estis ĉeĥoj kaj nur dumvojaĝa hazardo kaŭzis, ke li enspiris la unuan aergluton en tiu ĉi loko. Post baldaŭa morto de lia patro, la patrino de la juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha , kiun li finis per abiturienta ekzameno en la j. 1937.

Jam ekde studentaj jaroj datiĝas liaj unuaj provoj aŭtoraj kaj teatraj. Li grupigis kelkajn gejunulojn, kiuj sub la nomo “La tago” komencis ludi sur la “malgranda scenejo” en la strato Smečky  en Praha . V. Vinař  mem skribis por la aktora grupo teatrajn tekstojn, sprite kritikajn unuaktajn aktualaĵojn kaj ŝercajn versaĵojn. Li mem ankaŭ aktoris kaj sub lia kapabla reĝisorado komencis tiam kelkaj el la nuntempe konataj ĉeĥaj geaktoroj.

V. Vinař  poste fariĝis redaktoro kaj kunlaboranto de la ĉeĥa radioelsendado. Post la dua mondmilito li dediĉis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reĝisoro en teatroj en Liberec , Plzeň  kaj laste en Cheb . Dum siaj laborjaroj, jam kiel reĝisoro, li sukcese elstudis Filmartan Akademion en Praha  (FAMU) kaj verkis kelkajn ĉeĥlingvajn faklibrojn pri filmaj kaj filozofiaj temoj.

V. Vinař  esperantistiĝis en la j. 1949. Post eĉ ne unu jaro studado li sukcesis ĉe la ekzamenoj de Ĉe-instruisto kaj ĉe la ekzamenoj de tiama EAĈSR pri kapablo instrui Esperanton. Li tuj komencis tradukadi el la ĉeĥa literaturo kaj ankaŭ reverki literaturaĵojn laŭ fremdlingvaj motivoj. En postaj jaroj maturiĝis ankaŭ lia origina Esperanta verkado, kion pruvis gajnitaj premioj en diversaj literaturaj konkursoj. Krom prozaĵoj kaj poeziaĵoj li verkis kelkajn unupersonajn dramojn, kiuj estis sukcese prezentitaj far ĉeĥa aktorino Eva Seemannová . La plej sukcesa el tiuj estas “Ĉerande de l’ abismo”, kiun E. Seemanová  elstudis sub la reĝisora gvido de la aŭtoro kaj multfoje ĝin prezentis en Ĉeĥoslovakio, GDR kaj Nederlando en Esperanto kaj ankaŭ ĉeĥlingve en Ĉeĥoslovakio. La dramo estis tradukita ankaŭ en la nederlandan lingvon far René Kok .

Ĉefaj sukcesoj de V.Vinař : Ĉeĥaj fabeloj – libro aperinta en Japanio en 1962

Voĉoj el mallumo – parafrazoj el poeziaĵoj de naturaj gentoj (manuskripto)

La insulo de neresanigeblaj – dua premio de Belartaj Konkursoj, Stockholm , 1980

La astronomia horloĝo en Prago – dua premio en Literatura Konkurso, Zaragoza , Hispanio

Premioj en la Literaturaj Konkursoj en Bydgoszcz  kaj en Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona

Valda Vinař  kiel verkisto batalis por la plej noblaj homaj ideoj, por toleremo, komprenemo kaj por paca kunvivado. Li estis ne nur bona esperantisto, verkisto kaj reĝisoro, sed antaŭ ĉio bona homo kaj fervora batalanto por paco. Tial la esperantistoj en Ĉeĥoslovakio estis profunde kortuŝitaj, kiam estis anoncita lia neatendita forpaso la 1-an de decembro 1981 en la urbo Cheb .