Litvek - онлайн библиотека >> Valdemar ř >> Старинная литература >> La skandalo pro Jozefo >> страница 3
Jozefo pro ia ajn kialo foje forirus, li tamen restos porĉiame kun mi per sia, per n i a, nia infano! Mi sentis min jam kvazaŭgraveda pro la mema penso, kiun mi kaŝe portis plej profunde en mia animo.

Nur urĝe necesas ĉion-ĉi reteni kiel gravan sekreton kaj protekti kontraŭ ĉiuj, precipe kontraŭ Potifar. Li estas ja tre ĵaluzema kaj kapablus eĉ eble mortigi kaj min kaj la infaneton.

Do, ekde tiam mi embuskis konvenan okazon por kaŝe kunveni kun Jozefo, kaj senpacience ĝojatendis la ontan rendevuon.

Daŭris nelonge. Nome kelkajn tagojn post la decidiĝo mi hazarde eksciis, ke la juna faraono estas okazigonta luksan festenon, kiun devas partopreni ĉiuj altrangaj funkciuloj, por kune pritrakti organizajn preparlaborojn koncerne novan piramidon, kiun la superulo intencas siaomaĝe konstruigi. La kunveno okazu je la ekvinoksa festo.

Mi bone sciis, ke tiaj kunsidoj estas ĉiam ceremonioplenaj kaj pro abundo da enuigaj apoteozaj paroladoj kutime prokrastiĝas ĝis malfrua nokto. Estis por mi bonŝanca tio, ke Potifar sufiĉe longan tempon forestos eksterhejme.

Nun, fine venis la avide atendita tago. Ties plimulton mi pasigis belaspektigante min – kaj en tarda posttagmezo mi ordonis al sklavino, ke ŝi venigu Jozefon, kun kiu mi priparolu la samtempan staton de nia dommastrumado. Kompreneble, tio estis nura preteksto, ĉar pri tiaj aferoj mi neniam eĉ iomete interesiĝis.

Precize mi rememoras la tiaman, al mi multpromesan antaŭvesperon:

Vi surprizitis, trovinte min sola, ĉu? Kaj post kiam mi sugestis al vi eksidi apude de mi, vi vangoruĝiĝis pro embaraso – ho, pudorema fraŭlo, tiel aminda! Kvankam alifoje tiel elokventa, nun vi komencis balbuteme kaj malflue paroli pri iaj bagatelaĵoj, kies temon mi ne plu memoras. Verdire eĉ tiame mi ne aŭskultis la vortenhavon, sole via voĉsono min forte impresis. Viaj manoj malkvietis pro mensa konfuzo – mi bone rimarkis kaj ekĝojis pri tio, ĉar mi same ja malpaciencis, avida je vi ... Plenanime mi celis vin, tutkorpe mi apertis min por vi, virgece pura kvazaŭ junulinjo unuafoje akceptonta sopiratan amanton, per ĉiuj inaĵoj mi ekburĝonis, konvinke mi sentis, ke nur ĉi tiam mi plenmaturiĝas – rigardu, karulo, kiel superbe mi floras, venu jam, venu kaj prenu – papilieto subtila, tenere min tuŝu kaj igu min fekunda arbo eldononta miraklan frukton de vivo novenaskita ... Ja ne hezitu, vidu kiel mi ardas, tutpretas, la amsoifo jam troiĝas, lasu vin karesi, ja brakumu min, brakumu ripete, plejforte, min kovru per kisoj kaj ardigu ĝis plena gea satiĝo ...! Sed vi ne faris. Nenion vi faris. Vi nur sidaĉis kvazaŭ lignaĵo kaj gapis kun buŝo duone malfermita. Kaj kiam mi flate tuŝis vian vangon – ĉu mi ne eraras? – vi skuiĝis kaj naŭze retiris vin, kvazaŭ mi estus abomeninda leprulino, kaj en viaj okuloj vidiĝis sindefenda, malamikeca rezisto.

Kaj tiumomente ĉio en mi ruiniĝis. Jen mi ekkonis vian fikarakteron! Plej ravan ĝardenon de pasia, sindona amo mi volis al vi sperti, nur manon etendi sufiĉis kaj ĉion, entute ĉion vi estus ricevinta – sed vi malkuraĝis! Pro kia kialo? Ĉu pro timo, ke Potifar ne eksigu vin de tiu dubinda oficaĉo? Ja kiel nur, k i e l vi kapablis perfide forŝakri mian dignon, min tutan, pro ia mizera posteno?! Ni povintus ja paradize feliĉi, almenaŭ tiuvespere – kaj tiamaniere vi ĉion fuŝis; vi traktis min kiel favan publikulinon, kaj mi subite ŝajnis ĉefroli en obscena farso! Tian humiligon mi ne povis ja toleri, mi devis, d e v i s vangofrapi vin kaj bati kaj bati kapo-nekapo, eble mi eĉ mortigintus vin – kaj vi tamen ne provis defendi vin, nur fuĝi vi kapablis, jen ununura faro, kiun vi scipovis! Kaj kiam mi volis ankoraŭ reteni vin, vi prefere lasis en miaj manoj vian mantelon kaj kuregis kiel freneza negliĝulo sur la terason.

Kaj – malbena fatalhoro! – tiumomente mi ekrimarkis, ke ĝuste preterpasas mia plej honorinda edza moŝto, tro frue rehejmiĝanta kaj pompe akompanata de aro da siaj elstaraj policanoj avertaspektaj kaj krudmienaj. Ili ĉiuj haltis kaj stupide gapis embarasite, ne povante kompreni la skandalozan spektaklon.

Skurĝigu lin, Potifar! kriis mi en furioza kolero. Skurĝigu Jozefon, li volis malĉaste perforti min! Rigardu la senhontulon! Ja skurĝigu lin! Kion alian mi povis fari? Memkomprene, mia malsprita edzo unue bovrigardis kvazaŭ falinte desur la ĉielo, ĉar la senvesta neniontaŭgulo malvoĉis, timtremante kiel kano en vento. Sed kiam mi persiste postulis gravan punon por Jozefo, Potifar venigis unu brutalan murdemulon for de gvardia posteno kaj ordonis vipregali sian perfidan eksfavoriton.

Ho, kiel ĝojis mi pro ĉiu skurĝbato! Bone al vi, mi pensis, bone tiel: Vi mortigis en mi amon – jen la plej grava krimo, kiun oni ne pardonas! – – Ĉu oni opiniu min kruela? Neniel, nur malfeliĉa mi estas, senlime malfeliĉa. Ĉioman amon mi disipis por Jozefo, kaj nenio restis por iu ajn alia, eĉ ne por mi mem. La koro rigidas kaj korpo velkas – por kiu mi floru? ... Neniam elfontos lakto el mia mamo por satigi etulon – tombo vivanta mi estas, vulkano senerupcia ... Aĥ, vi malbeninda obstinulo – sufokiĝu per via orgojla troĉasteco, putru ĝismorte en la malliberejo, kie vin arestigis tiu grasventra idioto – neniam plu mi volas vidi vin, neniam pri vi aŭdi! Jen, kion vi faris el mi – ĉu vi ne bedaŭras? –

Ĉiuj iru for! For de mi – neniu al mi parolu pri Jozefo! Eĉ aŭdi lian nomon mi ne povas ... Jozefo, Jozefo – kial vi miskomprenis min, stultuleto naiva, senruza, sopirato mia – Joĉjo!... Venu, ho venu, mi petegas – venu ĉi nokte por preni min – almenaŭ en sonĝo ...

... kaj la sinjoro de Jozefo fordonis lin en malliberejon, kie la arestitoj de la reĝo estis tenataj. Kaj li restadis tie en la malliberejo ....

GENEZO, XXXIX, 20

(En traduko de Zamenhof:

20 Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon, en la lokon, kie la malliberuloj de la reĝo estis tenataj; kaj li estis tie en la malliberejo.)

Plendoj de Jozefo arestita

Plago kaj pesto! Kiel longe oni ankoraŭ tenos min, damne, en jena sordida, ŝimfetora tenebrejo? Ho, mi povrulo, en belega kaĉo mi sidas! Panjo mia plej kara, bone estas, ke vi ne ĝisvivis mian ĉi-tempan malhonorigon. Kiel vi suferus, vidante min kaŭri post la krado kvazaŭ laborbeston – vi, kiu ĉiam antaŭdiradis mian bonŝancon, asertante, ke vi naskis min en la sepa tago, en tiu laŭdira ripoztago de l’ Kreinto. En efektivo – fatala malsukcesulo mi estas jam ekde mia koncipiĝo.

Ja kial, damne, ĝuste mi devis naskiĝi en la familio kun tiel malsimplaj parencrilatoj? El inter dek miaj pli aĝaj fratoj tiujn ses la patro generis dum sia unua edzeco kun mia onklino, sekve de kio mi neniam certis, ĉu ili estas miaj fratoj, ĉu kuzoj – kaj la ceteraj kvar estis naskitoj de du sklavinoj, kiujn la praonklo Laban donis el mia patro kune kun siaj ambaŭ filinoj. Komplikita afero, kiu malserenigis mian tutan infanaĝon.

Jes, ja, paĉjo Jakobo vere favoris min, sed eĉ tro okulfrape – ĉar ĝuste lia inklino vekis fortan malŝaton de miaj fratoj. Ili antaŭtimis probable, ke mi ne estiĝu ĉefheredonto de l’ patra havaĵo malgraŭ tio, ke mi estis la plej juna inter ili ĉiuj, tiam. Cetere, tia praktiko estis jam elprovita en nia familio; laŭdire mia paĉjo malprave arogis al si la rajtojn de unuenaskito por malutilo de sia pli aĝa ĝemelfrato Ezaŭ, per ruza artifiko elloginte patran benon de avo Isaak, kiu pro blindeco misdistingis siajn filojn ... Vere tikla historiaĵo, kiun oni ĉiam prialudis nur duonbuŝe kaj flustravoĉe en nia familio.

Tamen mi almenaŭ komprenis, kial paĉjo Jakobo estas tie morozulo, daŭre nubmiena kaj vortŝparema. Versimile memriproĉoj turmentis lin kaj pentigis pro tiu fia peko. Probable ĝuste tial li alkutimiĝis ĉiuokaze emfazi la severecon de Eternulo kaj nepran devon de ni ĉiuj senescepte obeadi Liajn ordonojn.

Aĥ, paĉjo, kiomfoje ni knaboj devis reaŭskulti vian rakontadon pri praavo Abraham , kiu – obea al la ordono de Eternulo – volontis ofermortigi sian propran fileton Izaak! Laŭdire nur lastamomente aŭdiĝis laŭtvoĉa malpermeso de Disinjoro: Ne faru! ... Kia turmenta ekzameno! Damne, ĉu la Eternulo fakte estas tiel kruelega, tiel malica? Ja kian animtorturon la praavo devis sperti, kondukante sian knabeton al la oferaltaro por buĉi lin kvazaŭ brutaĉon – kaj kia angoro kredeble atakis la povran etulon, post kiam la patro kateninte lin prenis tranĉilegon, preta finfari la ferocan fiagon! ...

Plurfoje revidiĝis al mi la horora spektaklo en sonĝo – sed tiuokaze mi mem aktoradis la rolon de l’ oferota knabo. Kutime mi vekiĝis ŝvitkovrita pro teruro kriante: Ne faru, patro! Ne faru! ... Bone mi memoras, panjo, viajn kvietigajn vortojn, kiam vi konsoladis min dirante: ĉu denove inkubo premas vin? Nu, trankviliĝu jam, ne ploru plu, ĉio malbona forpasos ja ... Kaj karese vi dorlotis min ĝis mi ĉesis plorsingulti kaj ree ekdormis en via mola brakumo.

Jes – mia afabla, bonkora panjo! La ununura aminda estaĵo en la misa familio. Mia ĉiama protektantino, mia zorgema gardanĝelo! Verdire ĉiam mi sentis min fremdulo inter la pli aĝaj fratoj. Se mi volis partopreni en iliaj knabaj ludoj, ĉiufoje ili forpelis min, kontraŭĵetante ŝtonojn kaj moke kriante: Malaperu, ĉemizpisulo! Cicemaj idaĉoj ne allasitas: Postkuru vian fipanjon, ke ŝi elkakigu vin! – Kio do restis al mi? Izoli min kaj nur de ioma distanco priobservadi la knabecan petoladon de mia netolerema frataro. Sole Ruben, tiu plej aĝa inter ili, traktadis min iom dece kaj iam-tiam eĉ defendetis min kontraŭ atakoj de tiuj ceteraj.

Jes, en etoso de ĝenerala malakordiĝo kaj nebonaj interrilatoj mi elkreskadis. Verdira solinfano mi sentis min inter la multnombra frataro. Kvazaŭ kukolido en fremda nesto, kies hejmloĝantoj ĉiel al mi malsimilis.

Ilian sintenon mi ofte konsideris stranga eĉ nekomprenebla.

Foje mi nevidata gvate spektis fraton Isaĥar, dum li kaŭris en vepro masturbante. Tiutempe mi ankoraŭ ne komprenis la sencon de lia konduto, kiu ŝajnis al mi ridinda kaj laŭtkrie mi mokis lin. Isaĥar furioziĝis, kaptis min kaj ege batpunis. Veplorante mi kuris al la patro por plende al li sciigi la okazintaĵon. Paĉjo ekkoleris, venigis Isaĥaron, akre riproĉis lin kaj plej severe al li malpermesis masturbadon, asertante ke lia pisilo ĉesos funkcii kaj defalos, se li traktos ĝin tiel malĉaste. Mi tiam ĝojis pro la satisfakcio – sed poste mi ekkonis, ke la malsimpatio de l’ frataro kontraŭ mi ankoraŭ pli profundiĝis ekde tiu evento.

Memkomprene, mi malkaŝis la aferon al panjo kaj konfidence demandis ŝin pri la signifo de la “malĉasta konduto”. Iom embarase ŝi ekridetis, perfingre ordigis mian taŭzitan hararon, kaj apudsidiginte min komencis rakonti pri du superbaj urboj, kiuj ne plu ekzistas. Laŭ ŝia diro, ties enloĝantoj trovis plaĉon en tre diboĉa vivmaniero, traktadis malbonmore kaj maldece, dediĉis sin al senbrida voluptamo – ĝis la Eternulo ege ekkoleris, per incendio kaj sulfurpluvo detruis ambaŭ urbojn kun ĉiaĵoj, savinte ununuran familion de ia Lot, kiu laŭdire estis nia samdevenulo,