Litvek: лучшие книги недели
Топ книга - Легкий способ бросить пить [Аллен Карр] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Пространство вариантов [Вадим Зеланд] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Знамение пути [Мария Васильевна Семенова] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Есть, молиться, любить [Элизабет Гилберт] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Время всегда хорошее [Андрей Валентинович Жвалевский] - читаем полностью в LitvekТоп книга - В канун Рождества [Розамунда Пилчер] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Подстрочник: Жизнь Лилианны Лунгиной, рассказанная ею в фильме Олега Дормана [Олег Вениаминович Дорман] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Исповедь экономического убийцы [Джон Перкинс] - читаем полностью в Litvek
Litvek - онлайн библиотека >> Guillem Sevilla >> Старинная литература >> Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto

Zamenhof La iniciatinto de Esperanto


Biografio de L. L. Zamenhof publikigita okaze de la centa mortotago de la iniciatinto de Esperanto (14-a de aprilo 2017). Verkita de Guillem Sevilla; lingve reviziita de Brian Moon .


Ruslanda hebreo

La oficiale registrita nomo de Zamenhof estis Lazar Markoviĉ Zamenhof 1 . En la aŝkenaza hebrea lia antaŭnomo estis Eliezer; en la jida, Lejzer. Poste, kiel estis kutimo en la epoko, li aldonis ne-judan antaŭnomon Ludwig . Pli malfrue li fariĝis konata kiel L. L. Zamenhof. Li naskiĝis en la urbo Bjalistoko (nun Pollando, tiam Grodna gubernio, Rusia Imperio) la 15-an de Decembro 1859. Li estis la unua filo de Marko kaj Rozalia Zamenhof.

Familia rondo

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso. 2

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 1 Marko Zamenhof, Varsovio 1878 | Bildarchiv Austria La patro, Marko (hebree Mordeĥaj; jide Mordĥe, Mordka, Motl, Motel; pole Marek) Fabianoviĉ Zamenhof, estis laŭ ĉiuj atestoj severa homo, lingvo-instruisto aplikanta kun siaj infanoj la metodojn de la carreĝimaj lernejoj. Fizikajn punojn li konsideris taŭga metodo por disciplinado. Li intencis kombini siajn etnan kaj ŝtatan apartenojn. Li laŭtradicie apartenis al mondo patriarka-ortodoksa kaj tradicigardema, sed laŭkonscie fariĝis simpatianto al asimila tendenco kaj, laŭ Naĥum Sokolov 3 ,

[…] la enanima batalo inter la du kulturtendencoj kaj la du vivsferoj faris lin, la patron, figuro tragika… Li estis multinstruito en regiono judisma, estis brilstila hebreisto, profundfunda Talmudisto kaj tamen apartenis al la kultura movado de „Maskilim” 4 , kiuj propagandis aliĝon de la judaj popolamasoj al la regnestrara kulturo, konservante sole la religi-apartecon. 5

La patrino, Rozalia (Liba) Rakel Sofer — filino de Bjalistoka juda komercisto — prezentis tute kontraŭan karakteron: tre sentema, ŝi per amo kaj pacienco zorgis pri siaj infanoj. Profunde religiema, ŝi kredis je kompatema Dio.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 2 Rozalia Zamenhof, Warschau 1878 | Bildarchiv Austria La familio loĝis en la supra apartamento de malgranda ligna domo ĉe ulica Zielona (strato Verda). Ĉu aŭgure aŭ ne, el tiu koloro, simbolo de la espero, estas la flago reprezentanta la plej gravan legacon al homaro fare de Zamenhof, la internacian helplingvon Esperanto .

Identeco

Kiam Zamenhof naskiĝis, Bjalistok estis urbo plejparte juda: proksimume 70% de la loĝantoj estis hebreoj dum la cetero estis poloj, rusoj, germanoj kaj belorusoj.

Judeco estis por Zamenhof kerna parto de lia identeco. Aĝante 46, li skribis:

[…] Mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj, ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al „unu Dio”, t.e. unuj idealoj de la tuta homaro; sed en la nuna tempo de naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estas preskaŭ neeble. Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. 6

La judeco de Zamenhof iĝis efektive maltrankviliga faktoro por la esperantista gvidantaro de la frua periodo, kiu ofte zorgis nebuligi lian identecon asertante tutsimple ke li estas Varsovia okulkuracisto.

Inter lingvoj

La intereso por lingvoj ne estis novaĵo en la Zamenhofa familio. La patro kaj la avo estis instruistoj de lingvo.

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo dum lia patro tion faris en la rusa. En tiu ĉi lingvo okazis la instruado tra la Rusia imperio, premante la lingvojn de la regataj nacioj, kiel la pola. Tiurilate, Drezen (2009) rimarkas, ke

La ĝenerala politiko de la cara registaro en la okcidenta lando kaj speciale en la tiel nomata Pola-Reĝlando konsistis en instigado malamika de unu nacio kontraŭ alia. Subpremataj en libera disvolvo de sia nacia vivo kaj kulturo, poloj kaj hebreoj helpis al tiu subpremado per reciprokaj malamikaĵoj.

Jam dum sia infaneco li amis lingvojn „kiel la plej kara objekto en la mondo” 7 kaj plej ŝatis la rusan. Kiam li aĝis 21, post du jaroj da esplorado pri la jida, li pretigis unu el la unuaj gramatikoj de la hebrea-germana lingvo (kiun li tamen ne publikigis).

La ideo pri neŭtrala internacia lingvo ekaperis en la menso de Zamenhof dum la frua infaneco kaj por ties realigo li fervore laboradis la tutan vivon.

Dum la infanaj jaroj de Zamenhof okazis (1863-1865) pola revolucio kies celo estis atingi sendependecon de la rusia regado. La ribelo estis kruele sufokita de rusiaj ĝendarmoj kaj regimentoj kaj daŭris apenaŭ unu jaron. La litvaj judoj, al kiuj apartenis la Zamenhofa familio, staris lojalaj al la Rusia imperio kaj tiu estis aprezita de la aŭtoritatoj. Sekve, post la ribelo Marko Zamenhof ricevis postenon kiel instruisto en ŝtata lernejo por judoj; tio kunportis bonan salajron kaj laboran stabilecon.

Studentaj jaroj

En la jaro 1869 la juna Zamenhof eniris en la Bjalistokan Realan Gimnazion, sed post du monatoj li devis eliri pro grava malsano. En aŭgusto 1870 li eniris denove kaj lernis kun grandaj sukcesoj: dum la 9-jara daŭro de la gimnazia lernado, unue en Bjalistoko kaj poste en Varsovio, li estis ĉiam la unua en klaso. En la jaro 1873 la familio transloĝiĝis al Varsovio, kie la patro ricevis postenon kiel instruisto de la germana lingvo en la reala gimnazio.

Antaŭ ol eniri en la Duan Filologian Gimnazion en Varsovio li restis 5 monatojn hejme por lerni la klaskikan grekan kaj latinan lingvojn, kiuj ne estis instruitaj en Bjalistoko, sed estis nepraj por eniri la Varsovian lernejon.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 3 Zamenhof kiel gimnaziano, ĉ. 1879 La junulo, krom konscience studi, cerbumis —jam ekde sia infaneco— pri la situacio de sia gento hebrea, pri la intergentaj rilatoj kaj la neceso de intergenta lingvo. Tiun neestingeblan intereson pri internacia lingvo ne plaĉis al la patro. Laŭ tio, kion Leono —frato de Ludoviko— diskonigis en letero, la patro parolis pri la laboro Ludovika al la direktoro de Varsovia gimnazio, kaj tiu asertis, ke la junulo estas perdita porĉiame, ĉar tia obsedo estas verŝajne frua simptomo de nekuracebla frenezo 8 . Post tio, Marko Zamenhof devigis sian filon promesi, ke li ne publikigos sian lingvan projekton ĝis la fino de la universitataj studoj, eble esperante, ke post tiom da jaroj li tute forgesos la ideon. Laŭ Drezen 9 , la patro-cenzuristo verŝajne zorgis, ke en la menso de la filo povus eniri danĝerajn ideojn.

En la jaro 1879, ricevinte la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio, li aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva universitato.

Anton Ĉeĥov, estonta rakontisto kaj dramaturgo, studis tiutempe medicinon en la Moskva universitato. Li kaj Zamenhof studis kune du jarojn.

Dum li studis en la Moskva universitato, Zamenhof verkis unu el la unuaj gramatikoj de la jida lingvo, „Provo de gramatiko de novjuda lingvo”, originale en la rusa lingvo sub la kaŝnomo L. Gamzefon.

La 1an de Marto 1881, la revolucia organizaĵo Narodnaja Volja (Popola Volo) murdis caron Aleksandro la 2a. La situacio en Rusio rapide malstabiliĝis. Ondo de pogromoj, subtenataj de Narodnaja Volja kiel formo de revolucia konflikto kaj de la rusia registaro kiel distra manovro, leviĝis en kelkaj ukrainiaj urboj. Malgraŭ ke nur malmultaj judoj estis murditaj, la pogromoj maltrankviligis la judan intelektularon, kiu ekkonsciis, ke la asimiliĝo de la judoj en la rusia socio estas fiaskinta.

La financa stato de la familio Zamenhof malboniĝis ka,j ili ne plu povis teni la filon en Moskvo. Kvankam la juna Zamenhof provis gajni iom da mono kiel instruisto, tiajn okazojn malfacilis trovi por juna hebreo. Ŝajne li vivtenis sin per nur dek naŭ rubloj monate. Krome, ĉar la situacio malstabiliĝis post la atenco kontraŭ la caro, la junulo revenis en Varsovion fine de la dua studjaro kaj aŭguste 1881 reprenis la studojn ekde la tria jaro en la Varsovia universitato. En 1884 li finis la universitatajn studojn. En februaro 1885 li ricevis la gradon de kuracisto kaj unu monaton poste la medicinan diplomon de la Imperiestra Varsovia Universitato.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 4 Klara Silbernik (poste, Zamenhof), 1887 Li forveturis tiam en la malgrandan litovan urbon Veisiejai, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, li konvinkiĝis, ke li por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas: li estis tro impresiĝema, kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe lin turmentis. Tiam li revenis Varsovion kaj decidis elekti por si specialecon pli trankvilan, nome la okul-malsanojn. Li laboris dum 6 monatoj en la okulista fako de Varsovia malsanulejo, poste lernis dum iom da tempo en klinikoj de Vieno (Aŭstrio), kaj en la fino de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam li konatiĝis kun sia estonta edzino, Klara Silbernik, el Kaŭno. La 9-an de aŭgusto 1887 ili geedziĝis.

Esperanto

La pra-Esperanto

Unu el la ĉefaj referencoj pri la origino de Esperanto estas fama letero skribita (en la rusa) de D-ro. Zamenhof al pioniro de la Esperanto-movado Nikolaj A. Borovko, en la jaro 1895.

La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi —estas ridinde ĝin diri— en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi.

Kiam mi antaŭ 13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo. (Zamenhof 1889)

Li frue rimarkis, ke internacia lingvo devas esti neŭtrala, apartenanta al neniu nacio aŭ etna grupo kiu povus esti privilegiita de ĝia uzo dum aliaj devus peni lerni kaj uzi ĝin kiel fremdan lingvon. Dum li studis la latinan kaj la malnovan grekan por eniri la Duan Klasikan Gimnazion en Varsovio, li pripensis ĉu unu el tiuj antikvaj lingvoj povus esti revivigita por denove ludi interlingvan rolon, sed ili ŝajnis al li tro