Litvek: лучшие книги недели
Топ книга - Победи прокрастинацию! Как перестать откладывать дела на завтра [Петр Людвиг] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Замок из стекла [Джаннетт Уоллс] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Забвение пахнет корицей [Кристин Хармель] - читаем полностью в Litvek
Litvek - онлайн библиотека >> Guillem Sevilla >> Старинная литература >> Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto >> страница 3
class="book"> Zamenhof veturis al urbo Ĥerson (suda Ukrainio) kie estis nur unu okulistino kaj kie li esperis trovi sufiĉe da klientoj por vivteni sin kaj sian familion. Tamen li ne sukcesis, kiel li mem rakontas:

[…] miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edz­ino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton.

Kiam lian situacion malkovris lia edzino, ŝi konvinkis lin akcepti monan helpon de Aleksandr Silbernik, lia bopatro. Fine la situacio fariĝis ne plu eltenebla kaj en majo 1889 li revenis al Varsovio. Li ekloĝis ĉe la strato Nowolipki, n-ro 21. La 13-an de decembro 1889 naskiĝis Sofia Zamenhof, la dua infano.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 8 L. L. Zamenhof, 1891 | Bildarchiv Austria Sed ankaŭ tiam liaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, dum liaj ŝuldoj kreskadis, malgraŭ la bopatra monhelpo. Fine, ne havante jam la eblon plu atendi, li en oktobro 1893 transloĝiĝis kun sia familio en la urbon Grodno. Tie la vivo estis malpli kosta ol en Varsovio, kaj liaj enspezoj estis pli grandaj sed ankaŭ tute ne kovradis liajn elspezojn, kaj li devis ankoraŭ prenadi subtenon de sia bopatro; tamen li akurate registris sin en la prestiĝa Jarlibro de Grodna gubernio kiel kuraciston kun privata konsultejo kaj loĝis tie dum 4 jaroj.

Post la komenca prospera periodo venis financaj problemoj, ĉar en la urbo aperis ankoraŭ unu okulisto. Krome, Silbernik insistis, ke liaj nepoj estu edukataj en la ĉefurbo Varsovio. Silbernik komprenigis al sia bofilo, ke ĝis lia definitiva memstariĝo en Varsovio li devas flankenlasi Esperanton kaj dediĉi sin ekskluzive al sia profesio. La 16-an de oktobro 1897 la Zamenhofoj forlasis Grodnon kaj revenis en Varsovion. Ili ekloĝis ĉe la strato Dzika, n-ro 9.

La franca periodo de Esperanto

Zamenhof restis flanke de la movado dum kvin aŭ ses jaroj post kiam li revenis en Varsovion. Dume, la franca instruisto Louis de Beaufront, sukcesa propagandisto de Esperanto, gvidis la movadon sur nova vojo.

En januaro 1898, de Beaufront fondis la Societon por la Propagando de Esperanto (SPPE) kaj ties dulingvan periodaĵon L’Espérantiste (La Esperantisto). Li rimarkis ke la mistikaj, fratecaj ideoj de la slavaj kaj judaj Esperanto-pioniroj tute malfaciligas la antaŭeniron de la lingvo en okcidenta Eŭropo. Anstataŭe, en la propagando li substrekis la facilan lerneblecon kaj la praktikan utilon de la internacia lingvo.

Por pli efike propagandi la lingvon, de Beaufront sukcese klopodis varbi influajn individuojn. Inter la prestiĝaj novaliĝintoj estis profesoroj kaj instruistoj, eldonistoj, verkistoj (inter kiuj Jules Verne), sciencistoj, politikistoj, juristoj, ktp. Iliaj favoraj opinioj pri Esperanto estis konsiderataj pli gravaj ol tiuj de simpla Varsovia okulkuracisto, ĉar tiam Francion oni ankoraŭ konsideris la monda kultura kaj intelekta centro.

Inter la novaj adeptoj troviĝis: Émile Boirac doktoro pri filozofio kaj rektoro de la Universitato de Grenoble (kaj poste de la Universitato de Dijon); Carlo Bourlet, profesoro pri matematiko kaj aŭtoro de pluraj libroj; Théophile Cart, instruisto pri germana lingvo en la prestiĝa Lycée Henri IV kaj prezidanto de la Lingvistika Asocio en Parizo; generalo Hippolyte Sebert, membro de la Akademio de Sciencoj, monda aŭoritato pri balistiko, pioniro pri elektro, teknika direktoro de grava ŝtal-fabriko kaj prezidanto de la Internacia Instituto pri Bibliografio.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 9 Kolekto Esperanta Aprobita de D-ro Zamenhof Julie 1901 Bourlet aranĝis kontrakton inter Zamenhof kaj la fama Pariza eldonejo Hachette & Cie . Hachette komencis publikigi Kolekto Aprobita de d-ro Zamenhof kaj pagis tantiemojn por ĉiu volumo de la Kolekto .

Januare 1903 la kontrakto estis reviziita laŭ maniero avantaĝa por Zamenhof. Tio ebligis al Zamenhof plene okupiĝi pri Esperanto. Samjare, li publikigis la Fundamentan Krestomation de la Lingvo Esperanto . Ĝi prezentas artikolojn represitajn el La Esperantisto 1889-1895 kaj el la unuaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1902, kompilitaj kaj stile harmoniigitaj de Zamenhof por „servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj” 12

Junie 1905 estis jam ĉirkaŭ trideko da Esperanto-periodaĵoj. Presa Esperantista Societo , la unua komerca entrepreno esperantista en la mondo, fondiĝis en Parizo la 12-an de februaro tiujare.

Esperanto rapide disvastiĝis el Francio al Valonio, francparolanta Svislando, francaj kolonioj kaj, poste, al Italio, Hispanio kaj Britio.

La Esperanto-kluboj de Calais kaj Dover organizis la unuan internacian kunvenon, okazinta de la 7-a al la 8-a de aŭgusto 1904, kun ducent partoprenantoj. Dum la kunveno, la franca advokato Alfred Michaux proponis okazigi esperantan kongreson post unu jaro en Boulogne-sur-Mer, kie li estis tre aktiva Esperanto-instruisto.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 10 Alfred Michaux kaj Zamenhof en poŝtkarto eldonita ĉ. 1906 kun faksimila aŭtografo | La Ondo de Esperanto La unua Universala Kongreso de Esperanto

La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer de la 5-a ĝis la 13-a de aŭgusto 1905 kaj altiris 688 partoprenantojn el ĉirkaŭ dudek landoj. La fakto ke Esperanto estis la sola laborlingvo de la kongreso vekis entuziasmon inter la partoprenantoj kaj disigis ajnan timon pri la taŭgeco de Esperanto kiel parolata lingvo.

Zamenhof opiniis, ke la kongreso en Boulogne-sur-Mer estos oportuna okazo por determini la socian kaj lingvan statuson de Esperanto. Li deziris jam antaŭ multe da tempo havi malpli da respondeco pri Esperanto kaj lia aspiro al kolektiva respondeco pliiĝis kiam novaj gvidantoj aperis en Francio. Ekde decembro 1889 Zamenhof proponis sensukcese krei Tutmondan Ligon de Esperantistoj, por funkcii kiel „la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero”. En aprilo 1905, li denove proponis la kreon de Ligo por solvi la lingvan kaj organizajn problemojn, sed la gvidantoj de la movado en Francio malaprobis la ideon.

Krom la organiza problemo, la afero pri lingva reformo devis esti solvita. Efektive, jam la kanada socialisto Albert Saint-Martin estis komencinta uzi en sia gazeto La Lumo arbitran alfabeton sen ĉapelitaj literoj. Zamenhof kaj de Beaufront protestis, sed la kanada gazeto estis subtenata de la franco Émile Javal, kiu, kune kun Saint-Martin, kuraĝigis Michaux meti la demandon pri la ĉapelitaj literoj en la kongresan tagordon.

La 28-an de julio, post pluraj tagoj en Berlino, Zamenhof alvenis en Parizo por la unua fojo en sia vivo. Ĉe la Hachette-oficejoj, li diskutis novan kontrakton. La 29-an, la Ministro pri Publika Instruado, Jean-Baptiste Bienvenu-Martin, akceptis lin kaj nomis lin kavaliro de la Honora Legio. Ĉe la Presa Esperantista Societo li renkontiĝis kun Cart, Fruictier kaj Lengyel. Li estis akceptita ĉe la Pariza urbodomo, prezidis premiceremonion por novaj esperantistoj, ĉeestis bankedojn, unu en Ejfelturo kaj alia en Hotel Moderne kun 250 gastoj. Li ankaŭ pasigis unu tagon en Rouen, kie li renkontiĝis kun Louis de Beaufront.

En Bulonjo Zamenhof estis invitita al la antaŭkongresa vespermanĝo kun Michaux kaj la gvidantoj de la Esperanto-movado en Francio, kiuj klopodis konvinki lin forigi la mistikajn fragmentojn de lia parolado kaj tute ne deklami la „Preĝon sub la verda standardo”. Zamenhof tamen rezistis la premon. Li nur akceptis ne legi la lastan strofon de la Preĝo, kiu esprimis alvokon por la unueco de ĉiuj religioj.

La timoj de la franca gvidantaro pri la publika reago al la Zamenhofa malferma parolado montriĝis tamen senbazaj: la Doktoron konstante interrompis aplaŭdoj.

…la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Tiu parolado de Zamenhof estis rememorata de la kongresanoj kiel unu el la plej emociaj momentoj de iliaj vivoj.

La kongreso denove malakceptis la proponon de Zamenhof rilate al starigo de Ligo de Esperantistoj. Provizora Lingva Komitato estis tamen starigita por konsultiĝi kun Zamenhof pri lingvaj aferoj.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 11 Unua Kongreso de Esperanto, Bulonjo-ĉe-Maro | Arkivo de UEA La plej rimarkinda decido de la Kongreso estis la aprobo de la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo , baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Esperantistoj kaj jure fiksanta la Fundamenton de Esperanto kiel lingvan bazon de la planlingvo. Kompilita de Zamenhof antaŭ la kongreso, la Fundamento enhavas Antaŭparolon , Bazan Gramatikon (1887), Ekzercojn (1894) kaj Universalan Vortaron (1893).

La Deklaracio difinas esperantiston kiel „ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo”.

Post la Bulonja kongreso, Esperanto komencis disvastiĝi rapide: laŭ la statistiko de la Centra Oficejo, ekzistis 434 Esperanto-asocioj en 1906, 756 en 1907, kaj 1266 en 1908.

Zamenhof - La iniciatinto de Esperanto. Иллюстрация № 12 „Disvastiĝo de Esperanto”. Mapo pri Esperanto-grupoj en Eŭropo, farita de la Frankfurta grupo, en Germana Esperantisto, marto 1905 | Vikipedio Movado por la reformo de Esperanto

Post la sukceso de la unua kongreso Zamenhof okupis sin pri la evoluo de la lingvo. Li traktis la aferon pri lingvaj demandoj en korespondado kun Javal. Li skizis siajn ideojn pri la disvolviĝo de la lingvo la 24-an de Septembro 1905, en longa, 28-paĝan leteron. Tie li agnoskis, ke la lingvo ne estas perfekta sed li opiniis ke la maloportunaĵoj estas nemultaj, korekteblaj kaj korektindaj. Li listigis ilin kaj atentigis ke tiuj ŝanĝoj necesigus enkonduki neologismojn , novajn vortojn kaj formojn kiuj ne anstataŭus la malnovajn sed ekzistus apud ili.

Zamenhof pretigis sian projekton