Litvek - онлайн библиотека >> Anna öwenstein >> Старинная литература >> La memoraĵoj de Julia Agripina >> страница 5
eblas diri kun certeco kiu respondecis pri lia morto, se entute estis iu.

Panjo estis konvinkita, ke paĉjon oni mortigis laŭ ordono de Tiberio – ŝi kredis, ke li volis liberigi la vojon por sia propra filo Druso. Laŭ mi tio ne estas verŝajna. Jes, multaj agoj de Tiberio estis nepardoneblaj – se mi pensas pri miaj fratoj... sed veneno ne estis laŭ lia stilo. Li ĉiam sekvis la ĝustajn procedurojn laŭ ĉiu detalo.

Kaj kio pri Sejano? Li estis tute preta uzi venenon – ni ĉiuj vidis tion poste. Mi ne scias... tio okazis frue en lia kariero, li ankoraŭ ne fariĝis la ĉefa konsilanto de Tiberio... aliflanke li jam firmigadis sian pozicion, fortigis la gvardion, igis sin mem la sola komandanto anstataŭ dividi la postenon. Li havis ĉian intereson certigi, ke Ĝermaniko ne venu hejmen.

La morton de Ĝermaniko sekvis profunda kaj spontanea funebrado tra la tuta imperio, eĉ inter la sovaĝaj ĝermanaj triboj. Dum ili malamis kaj timis lin kiel sian venkinton, ili respektis lian heroecon kiel batalanto. Memore al li oni faris oferojn, starigis sennombrajn arkojn, statuojn kaj monumentojn, kaj eĉ donis lian nomon al bloko de sidlokoj en teatro.

Ignorante konsilojn, ke ŝi atendu la komencon de la printempa ŝipvojaĝa sezono, mia patrino tuj reiris al Romo.

Tipa konduto de panjo, ŝi ĉiam agis laŭimpulse. Normale ŝi ne povis gajni kontraŭ trankvila strategiisto kiel Sejano – sed almenaŭ tiuokaze ŝi prave juĝis la situacion. Ŝi sciis, ke urĝas reveni al Romo dum la popolo simpatias kun ŝi. Ŝi estis en harmonio kun la sentoj de la publiko. Dum onklo Tiberio... mi vidas lin kiel rigidan nigran arbotrunkon, kiu staras senmove inter inundoj, dum tajdoj de emocio verŝiĝas preter li ĉiuflanke. Tio tute ne helpis popularigi lin. Lia digna konduto sendube ŝajnis aroganta kaj sen respekto al la mortinto.

Ĉe ĉiu haveno ŝi elŝipiĝis portante la cindrojn de sia edzo en urno, kiun ŝi tenis en sia sino kiel lastan brakumon de la homo mem. Renkontis ŝin delegitaroj de la ĉefaj civitanoj, dum laŭlonge de la vojo premiĝis grandegaj homamasoj nigre vestitaj, ĉiuj lamentantaj kaj veantaj kvazaŭ por membro de la propra familio. Oni ekflamigis ŝtiparojn, kie estis bruligitaj incenso kaj aliaj funebraj oferoj, kaj ĉe ĉiuj flankoj nenio estis aŭdebla krom ploroj kaj ĝemoj.

Tiel ofte mi memoras tiun scenon, ke mi ne plu certas, kion mi vere memoras, kaj kion mi nur memoras memori. Eklogo ekscitis nian anticipon dum la antaŭaj tagoj – “Nun vi denove vidos vian patrinon!” Mi ne estis certa, kia estas patrino – la sola patrino, kiun mi konis, estis Urgulanila , la patrino de kuzo Druĉjo. Ŝi ĉiam portis belaspektajn robojn el iu plaĉe mola ŝtofo, kaj havis vicon de bukletoj laŭ sia frunto.

Mia patrino kliniĝis de granda alteco por kisi min. Ŝia nazo estis malvarma kaj malseka kiel tiu de hundo, kaj ŝi portis malhelan mantelon, kaj ŝi ne ridetis. Tiam ŝi rektiĝis, kaj ŝi puŝis al mi knabon kaj diris: “Kisu vian fraton”. Boteto ŝajnis al mi terure alta, preskaŭ same alta kiel mia kuzo Druĉjo, kvankam supozeble li havis nur sep jarojn aŭ simile. Mi retiriĝis honteme, sed li alproksimiĝis sur rigidaj kruroj – sendube nia patrino puŝis lin de malantaŭe – kaj formale kisis min ĉe ambaŭ vangoj. Imagu, ke granda knabo trovas min kisinda! Mi tuj adoris lin. Verŝajne tio estis la okazo, kiam mi unuafoje renkontis ankaŭ Livila n, sed mi tute ne memoras ŝin. Ŝi multe malpli impresis min ol mia frato.

Kompreneble mi adoris mian ĵus malkovritan grandan fraton, kaj dum tagoj sekvis lin kiel hundeto. Mi estis fiera kaj feliĉega ĉiufoje kiam li bonvolis paroli kun mi. Mi volis imiti lian vestomanieron kaj deziris havi botojn kiel liaj – ravis min liaj botoj, kiuj estis ĝuste kiel veraj soldatbotoj kun vicoj de rimenoj kaj veraj najloj sub la plandumo, sed Eklogo diris al mi ke tiuj estas botoj por knabo, ne konvenaj por knabino. “Mi ne volas esti knabino!” mi protestis. “Mi volas havi botojn kiel knabo!” “Knaboj ne rajtas porti belajn vestojn kaj belan frizaĵon”, ŝi diris, sed tiu argumento tute ne impresis min. Mi abomenis stari senmove dum ŝi pinĉis miajn harojn en ondojn, kaj la naŭzan odoron de bruligitaj haroj en la buklilo.

Post la reveno de mia patrino al Romo, la familio ekloĝis en la domo, kiu antaŭe apartenis al mia patro Ĝermaniko. Oni opiniis, tamen, ke la ina etoso de mia patrina hejmo ne taŭgas por du junaj viroj baldaŭ ekpaŝontaj en la publikan vivon. Tial miaj du pli aĝaj fratoj, Nerono kaj Druso, restis sub la zorgo de sia onklo Druso, la filo de Tiberio.

Onklo Druso – li estis bruema kaj timiga, kaj kiam li kliniĝis por kisi min, mi flaris malfreŝan vinon en lia spiro. Mi memoras okazon, kiam li parolis al panjo per sia laŭta voĉo, ion pri gladiatoroj: “... kaj li enpuŝis sian glavon, kaj la intestoj elŝutiĝis sur la sablon kiel amaso da kolbasoj.” Panjo naŭzotremis kaj iomete retiris sin, kaj mi sciis, ke estas en ordo malŝati onklon Druso.

Mallonge post la reveno de mia patrino al Italujo, Sejano, la ĉefa konsilanto de Tiberio, venis viziti ŝin. Mi plu rakontos pri tiu homo poste. Intertempe sufiĉas informi, ke komence mia patrino bonvenigis lin. Same kiel ĉiuj aliaj, ŝi estis sorĉita de li. Aŭskultante ŝin kun simpatio – aŭ tiel ni supozis – li instigis ŝin paroli pri siaj emocioj. Li baldaŭ malkovris, ke ŝi konsideras Tiberion entrudiĝinto, kiu prenis la lokon pli ĝuste asignotan al ŝia plej aĝa filo, Nerono. Malrapide mia patrino ekkomprenis, ke dum Sejano ŝajnigas sin amikema kaj ĉarma, li raportas ĉiujn ŝiajn vortojn al la imperiestro.

Tiberio komence havis simpation al mia patrino, kaj faris ĉion eblan por favori miajn pli aĝajn fratojn. Li rekomendis ilin al la senato, kaj malgraŭ ilia juneco, li helpis progresigi iliajn karierojn. Sed post kiam Sejano malfermis al li, por tiel diri, ŝiajn sekretajn pensojn, li iĝis suspektema, kaj ne plu traktis ŝin laŭ la sama afabla maniero kiel antaŭe. Li sciis, ke mia patrino havas multajn subtenantojn inter la senatanoj, homojn lojalajn al la memoro de Ĝermaniko, kiuj opinias, ke kiam mia frato Nerono atingos maturecon, Tiberio devos eksiĝi favore al li.

Kelkajn jarojn post la morto de mia patro, mia patrino ekpensis pri reedziniĝo. Ŝi estis ankoraŭ sufiĉe juna por naski pliajn infanojn, kaj vivante kiel vidvino de iom da tempo, ŝi sentis bezonon je kunulo, kun kiu pasigi siajn maljunajn jarojn.

Kiel alie pravigi la fakton, ke post edziniĝo kun Ĝermaniko, ŝi povis eĉ pensi vivi kun alia viro? Sinjo kaj mi timis Azinion – li ofte logis nin en konversacion kaj tiam subite ridindigis nin per ia ironia komento. Nur Livila  estis sufiĉe lerta por kontraŭstari lin – ŝi ĉiam tuj reagis per impertinenta respondo, kiu gajnis por ŝi manfrapon de panjo, se tiu hazarde aŭdis. Sed Azinio nur ridis kaj diris al panjo, ke Livila  pravas. Laŭ li, se iu meritas frapon, tiu estas li mem, kiu incitis nin.

La homo, kiun ŝi elektis, estis Gajo Azinio Galo, kiu pli frue estis intima amiko de Aŭgusto. Li jam ĝuis prestiĝan karieron, ĉar li servis ne nur kiel konsulo en Romo, sed ankaŭ kiel guberniestro en Azia Provinco. Tiberio ne rekte rifuzis la peton de mia patrino. Li promesis pripensi la aferon, kaj poste neniam plu menciis ĝin.

Mi ne certas kiel ni sciis, ke la imperiestro ne respondis al panjo, sed iel infanoj ĉiam scias tiajn aferojn. Neniu el ni bedaŭris tion, laŭ mia memoro. Ni fieris havi Ĝermanikon kiel patron, kaj ni ne volis vidi lin anstataŭita de ĉi tiu nepre malpli impresa kandidato. Ĉiuokaze, neniel plaĉis al ni la perspektivo subiĝi al la aŭtoritato de patro – panjo jam estis sufiĉe severa, kaj ni imagis, ke patro estus dekoble pli rigora.

Tio metis mian patrinon en malfacilan situacion, ĉar kvankam ŝia rilato kun Azinio estis absolute deca, liaj oftaj vizitoj al nia domo malfermis la vojon por la akuzoj pri konspirado kaj seksa miskonduto, pri kiuj oni poste kulpigis ilin.

Kia nepriskribebla insulto al panjo! Ne sufiĉis, ke oni malliberigis ŝin en tiu eteta insulo kaj mistraktis ŝin, sed krome ŝi devis aŭdi, kiel oni trenas ŝian reputacion tra la koto, dum ŝi estas tro malproksima por defendi sin! Tiberio eĉ anoncis en la senato, ke Azinio estis ŝia amanto. Mi ne povas imagi ŝiajn emociojn, kiam ŝi eksciis tion. Kaj sendube Tiberio aparte zorgis, ke oni informu ŝin pri la malrapida mortado de Azinio. Oni tenis lin viva dum monatoj per mizeraj eretoj da manĝaĵoj, ĝis li estis tro malforta por levi sin de sia lito, reduktita al vivanta skeleto kun putraj dentoj kaj maldensaj tufetoj da haroj facile eltireblaj.

4

La kvar infanoj ne devis translokiĝi grandan distancon. La domo de Livia  najbaris ilian, kaj ili iris tien regule por viziti sian avinon Antonia . Kaj tamen la knabinoj sentis sin tre etaj kaj perditaj, kiam sklavo kondukis ilin laŭ senluma koridoro al la ĉambro, kie la triopo devos resti. Ili dismetis siajn posedaĵojn silente, sen la kutimaj disputetoj pri kiu estu apud la fenestro kaj kiuj kundividu liton. Ili ne volis kvereli en la domo de Livia  – precipe Sinjo timis ŝin. Nekutime, ŝi eĉ ne kontraŭstaris kiam Pina , kiel la plej aĝa, prenis gvidan rolon en la organizado de la ĉambro. “Livinjo, kiun liton vi volas? Ĉu tiun apud la fenestro? En ordo, vi dividos tiun liton kun Eklogo, kaj Sinjo kaj mi prenos ĉi tiun apud la pordo.” Kiam la sklavoj enportis la keston en kiu estis pakitaj iliaj vestoj, skribtabuletoj kaj aliaj posedaĵoj, ŝi ordonis al ili, imitante la ĝentilan sed firman tonon de sia patrino, ke ili metu ĝin sur la plankon inter la du litoj. “Nun ni lavos niajn vizaĝojn, kaj tiam ni iros saluti avinjon Livia .”

Ilia praavino, volvita en lanmantelo kaj sidanta proksime al karbujo, atendis ilin en malgranda, senaera ĉambro, sub la okuloj de la bustoj de siaj multenombraj nevinoj, nevoj, genepoj kaj pragenepoj. Pina  estis kontenta trovi tie ankaŭ avinjon Antonia . Ŝi kisis ilin, murmurante: “Vi kompatindaj infanoj. Rigardu – mi ordonis al la kuiristo fari por vi gri-buletojn.” Livia  gestis kvazaŭ ŝi volas diri ion, sed Antonia  diris al ŝi: “Ankoraŭ ne. Ili spertis malfacilan matenon. Lasu ilin unue ĝui malgrandan plezuron.”

La gluecaj buletoj estis la malplej plezuriga afero, kiun Pina  povis imagi en tiu momento, sed ŝi sciis, ke avinjo ne estos kontenta ĝis ŝi manĝos almenaŭ tri aŭ kvar. Ŝi faris sian eblon engluti ilin per la helpo de akvumita vino, kaj forlekis la mielon de siaj fingroj. Livia  ridetis senpacience.

“Avinjo”, Pina  diris al Livia . “Ĉu mi rajtas demandi ion?”

Livia  kapjesis kaj Pina  demandis: “Kien iros panjo?”

Livia  vespiris. “En ĉi tiu momento ŝi troviĝas ĉe via familia bieno en Herkulano. Tamen la afero ankoraŭ atendas debaton en la senato. Mi devas averti vin pri la propono de Sejano: ke ŝi estu sendita en ekzilon.”

Pina

Litvek: лучшие книги месяца
Топ книга - Счастлив по собственному желанию. 12 шагов к душевному здоровью [Андрей Владимирович Курпатов] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Исчезновение венериан [Ли Дуглас Брэкетт] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Легкий способ бросить пить [Аллен Карр] - читаем полностью в Litvek