Litvek - онлайн библиотека >> Anna öwenstein >> Старинная литература >> La memoraĵoj de Julia Agripina >> страница 4
tamen, restis trankvila. Ŝi konstatis, ke se oni malkonstruos la ponton, la armeo estos fortranĉita ĉe la malĝusta bordo de la rivero. Ŝi ordonis, ke oni alportu al ŝi ĉevalon, kaj tuj rajdis al la rivero. Tie ŝi kondukis sian ĉevalon al la mezo de la ponto, de kie ŝi alparolis la soldatojn, kaj memorigis ilin pri ilia devo al la generalo kaj al Romo. Aŭdante tion, la soldatoj komencis murmuri inter si, ĉar ne konvenis, ke virino kondutu pli kuraĝe ol ili. Finfine, anstataŭ detrui la ponton, ili alvokis kromajn trupojn por defendi ĝin.

Tiel okazis, ke mia patrino ĉeestis, kiam la perdita legio reaperis. La homoj estis elĉerpitaj kaj malpuregaj, kaj multaj estis vunditaj, sed ili marŝis laŭ ĝusta ordo post siaj standardoj, kaj ili trovis sur la ponto mian patrinon, kiu atendis por saluti ilin. Ŝi gratulis ilin pro ilia venko, kaj rajdis antaŭ ili ĝis la militbazo ĉe la flanko de sia edzo. Poste, ĉar tiom multaj estis vunditaj, ŝi direktis la flegadon. Per la propraj manoj ŝi purigis kaj bandaĝis vundojn, kaj donis al la soldatoj mantelojn el sia propra provizo.

Mia patrino estis homo kun forta karaktero kaj talento por gvidado. Se ŝi estus viro, tio eble havus la sekvon, ke ŝi estus fariĝinta same granda generalo kiel ŝia edzo Ĝermaniko.

Mi scivolas, ĉu tio estas vera. Kiam mi imagas ŝin kiel viron, mi vidas ŝin gvidi sturmatakon supren laŭ montoflanko kontraŭ barbara fortikaĵo. Sed la sukceso de Ĝermaniko ne ŝuldiĝis al lia milita strategio, sed al lia kapablo inspiri amon ĉe siaj soldatoj. Panjo havis precize la malan karakteron – ŝi neniel komprenis la homan naturon. Se ne estus tiel, ŝi ne estus trudinta sin kontraŭ Tiberion en la teatro, kun la akuzo, ke li detruas la sangolinion de Aŭgusto. Ŝia sola atingo estis ofendi lin – kompatinda panjo, ŝi konstante ofendis homojn.

La mateno sekvis sian regulan rutinon sen la ĉeesto de ilia patrino. Ili finis siajn lecionojn; Eklogo vokis ilin por manĝi; ilia kutima manĝo de pano, fromaĝo, sekigitaj figoj kaj olivoj alvenis je la normala horo.

La infanoj sidis kune en la malvarma manĝosalono. Agrable malvarmeta en la somero, en ĉi tiu sezono ĝi emis al humideco, kaj la sklavoj alportis karbujon. “Kiel longe panjo estos for?” Livila  demandis.

“Sendube ŝi revenos post kelkaj tagoj”, Pina  diris.

Ilia onklo aperis ĉe la pordo. “Jen vi!”

“Oĉjo Klaŭdio!” Sinjo diris.

Li alproksimiĝis per lamaj paŝoj, kisis la knabinojn, kaj taŭzis la hararon de Boteto. “Mi ĵus aŭdis, kio okazis. Tre maltrankviliga afero, ege maltrankviliga – kaj nun la subuloj de Sejano surtretas la bibliotekon de via patro.”

“Kion ili serĉas?” Boteto demandis.

Ilia onklo ignoris la demandon. “Kion vi manĝas? Ĉu nur tion – mi certas, ke viaj sklavoj povas kunmeti ion pli manĝindan, ĉu ne?”

“Portu plian porcion por nia onklo Klaŭdio”, Boteto ordonis al la sklavo, kiu atendis ĉe la pordo. “Vi aŭdis, kion li diris – rostu por li kelkajn renojn aŭ simile. Kaj portu iom da vino.”

“Oĉjo, kio okazas?” Sinjo diris. “Kial panjo devas foriri?”

Ilia onklo suĉis siajn lipojn. “Estas malfacile klarigi. Supozeble vi scias pri la aresto de via frato Nerono.”

“Panjo diris al mi, ke soldatoj venis al lia domo”, Pina  diris. Boteto ĵetis al ŝi abruptan rigardon; ŝi ne jam menciis al li kaj Sinjo la konversacion, kiun ŝi havis kun ilia patrino la antaŭan tagon.

Ilia onklo rigardis iliajn vizaĝojn kaj hezitis. “Ni petas, oĉjo, klarigu al ni, kio okazas”, Pina  diris.

“En ordo, sed temas pri malbela rakonto. La fakto estas, ke hieraŭ matene oni denuncis vian fraton Nerono en la senato. Ŝajnas, ke Sejano komencas suspekti liajn ambiciojn.”

“Kion oni faros al li? Ĉu li estas en ordo?”

“Mi timas, ke verŝajne li estos ekzilita.”

Sinjo ekploris. Neniu el la knabinoj sentis apartan simpation por Nerono, kiu estis multe pli aĝa ol ili kaj emis trakti ilin kiel aron da ĝenaj infanetoj. Kaj tamen estis timiga la konstato, ke eble oni vere forsendos lin.

La sklavoj revenis kun pleto da konservitaj viandoj. Oĉjo Klaŭdio elektis grasan kaponofemuron kaj ŝiris ĝin per siaj dentoj, viŝante sian buŝon per tuko, kiu baldaŭ aspektis same grasokovrita kiel lia mentono. Pina  forturnis siajn okulojn. Ŝi amis sian onklon, tamen ŝi estus povinta deziri, ke li lernu manĝi pli elegante.

“Ni ĉiuj scias, ke via patrino neniam akceptis la nomumon de Tiberio kiel imperiestro”, Klaŭdio diris. Li viŝis siajn fingrojn per la makulita buŝtuko, kaj prenis porcion da oleecaj fungoj. “Kaj – nu, ofte venis ĉe ŝi vizitantoj kun simila opinio. Kompreneble Tiberio de ĉiam scias, ke via patrino ne akceptas lin kiel imperiestron, kaj evidente li decidis, ke li ne plu povas permesi tian situacion.”

“Kio okazos al panjo?”

Oĉjo Klaŭdio purigis sian nazon per sia grasa buŝtuko. “Ŝi devas provizore foriri el Romo. Al sia vilao en Herkulano.”

La vilao en Herkulano... Pina  havis feliĉajn memorojn pri festoj sur ornamita barko kun junulinoj en travideblaj roboj, kiuj dancis laŭ la muziko de flutoj kaj liroj. Se panjo estus tie, ŝi fartus sufiĉe komforte – sed ne kontentigis Pina n tiu klarigo. Ilia patrino ŝajnis tro malkvieta, kaj ŝi kisis ilin, kvazaŭ ŝi foriros por longa tempo.

“Nu”, diris oĉjo Klaŭdio. “La demando estas, kion ni faros pri vi kvar infanoj?”

“Panjo diris, ke ni povos gasti ĉe avinjo Antonia ”, Pina  diris.

“Ĉu ŝi diris tion? Nu, mi ne kredas, ke la apartamento de via avinjo havos spacon por ĉiuj kvar. Sed kompreneble vi povos vidi ŝin ĉiutage. Vi restos ĉe via praavino Livia .”

Ĉe Livia ! La apartamento de avinjo Antonia  troviĝis ĉe la supra etaĝo de la sama domo, kaj kiam ajn ili vizitis sian avinon, ĉiam venis momento, kiam ili devis iri malsupren por saluti Livia n. Ŝi estis neimageble maljunega kaj sulkiĝinta kun torditaj manoj kaj pikaj blankaj haroj sub la mentono, kaj Boteto nomis ŝin La Sorĉistino. Ŝi kutimis kisi la knabinojn kaj demandi, kion ili teksas. Ĉiam ŝajnis, ke ŝi pli interesiĝas pri ilia teksado ol pri iliaj lecionoj, kaj se ili kverelis kun Boteto, ŝi admonis, ke ili ne rajtas disputi kun sia frato. La okuloj de Pina  pleniĝis je larmoj. Tio estas jam sufiĉe malbona afero, ke oni forsendas panjon, sed ĉu oni ankaŭ ne permesos al ŝi daŭrigi siajn lecionojn?

Mia patrino estis homo kun forta karaktero kaj talento por gvidado. Se ŝi estus viro, tio eble havus la sekvon, ke ŝi estus fariĝinta same granda generalo kiel ŝia edzo Ĝermaniko. Estas bone konata fakto, ke ĉio, kion virino spertas dum la gravedeco, formas la karakteron de ŝia naskota infano. Filozofoj montras ekzemplojn de gravedaj virinoj, kiuj aŭskultadis la deklamadon de famaj juristoj, por ke la naskota infano akiru ilian talenton je elokventeco. Male, virino, kiu adultas dum la gravedeco, riskas produkti malĉastan filinon.

Ne, ne, prefere mi ne diru tion. Ĝi certe pensigos la homojn pri avinjo Julia .

Filozofoj montras ekzemplojn de gravedaj virinoj, kiuj aŭskultadis la deklamadon de famaj juristoj, por ke la naskota infano akiru ilian talenton je elokventeco. Kiam mia patrino heroe strebis teni malfermita la ponton super Rejno, ŝi estis graveda je sep monatoj. Mi estas fiera pro la konstato, ke la kuraĝo kaj decidemo, kiujn ŝi montris en tiu okazo, estis heredotaj de mi, ŝia ankoraŭ ne naskita filino.

Mi naskiĝis la 6an de novembro en la dua jaro de la regado de Tiberio, dum la konsulperiodo de Druso Julio Cezaro (mia onklo) kaj C. Norbano Flako. Mia patro tiam servis en Ĝermanujo, kaj mia patrino naskis min en la militbazo Ara Ubiorum . Mi nuntempe honoras mian naskiĝlokon per multaj privilegioj, kaj la loĝantoj ofte esprimas sian dankemon pro mia patroneco.

Dum miaj infanaj jaroj mi estis nekutime alta. Mi superis miajn du pli junajn fratinojn, kaj eĉ mian pli aĝan fraton Gajo.

Li nomis min La Gruo. Boteto ĉiam sciis kiel trafi ies senteman punkton.

Post mia edziniĝo je dek tri jaroj, mi ĉesis kreski, kaj de tiam mia alteco estas normala. Mi havas nur unu nekutiman trajton, duoblan kojnodenton

Kiel tiu dento ĝenis min – mi ne povus ignori ĝin, mi konstante pasigis sur ĝi mian langon. “Ĉesigu tion!” Eklogo ĉiam admonis. “Estu kontenta, ke vi havas fortikajn blankajn dentojn, kaj ke neniuj mankas.” Tiam ŝi kaptis la buklilon kaj tordis miajn harojn por formi la devigan vicon de bukletoj laŭ mia frunto, grumblante: “Vi ne bezonas timi, kun tia familia deveno. Estos por vi neniu problemo trovi edzon – eĉ se vi estus surda kaj blinda kun ĝibo, tamen la viroj amasiĝus antaŭ via pordo.”

duoblan kojnodenton ĉe la supra dekstra flanko. Tio montras, ke favoras min la destino; kiel ĉiuj scias, la sama trajto ĉe la maldekstra flanko aŭguras malbonan sorton.

Kiam mi aĝis nur kvar jarojn, mia patro mortis.

Sed kion mi skribu? Kiel li mortis? Panjo estis konvinkita, ke Ĝermaniko estis venenita. Sed praavino Livia  ne konsentis – laŭ ŝi, tio estis tutsimple natura, degeneriga malsano. Mi provis iam demandi Boteton – li ja ĉeestis, kiam tio okazis, sed tiam li estis nur sep-jara, kaj kompreneble oni neniam sukcesis eltiri de li rektan respondon. Li diris nur: “Panjo ĝuegis tiun tutan situacion – la elŝipiĝon ĉe ĉiu haveno, la solenajn paŝojn, la nigrajn vestojn, kuraĝe reteni siajn larmojn kiel vera Roma nobelino, la urnon prematan al ŝia sino sub la rigardo de la homamasoj. Laŭ mi, mortigis lin panjo.”

Mi ne detale priskribos la cirkonstancojn de lia morto. Oni ĝenerale kredas, ke li estis venenita, kaj ke suspektindaj objektoj estis trovitaj en la kelo de lia domo. La preciza konsisto de tiuj objektoj estis troigita dum la rerakontado, tiel ke la homoj nun kredas, ke tra la domo estis trovitaj skeletoj kaj plumbaj tabuletoj, sur kiuj estis skribitaj malbenoj. Fakte la vero estis malpli drameca, sed ne malpli ŝoka por mia patrino. Kiam mia patro jam estis malforta pro sia malsano, lia korpo kovrita de malhelaj makuloj, kelkaj sklavoj farante riparlaborojn en la subtera cisterno trovis malantaŭ senmortera briko tabuleton kun malbeno. Ili montris ĝin al la prizorganto, kiu portis ĝin al mia patrino. Ne estas certe, ke la malbeno efektive estis direktita kontraŭ Ĝermaniko. Ĝi verŝajne jam estis en la cisterno de multaj jaroj, kaj kredeble ĝi celis la antaŭan prizorganton, kiu mortis post falo kaj subtreto de ĉevalo. Sed al mia patrino, senhelpe rigardanta dum ŝia edzo perdadis siajn fortojn, tiu misaŭgura malkovro ŝajnis kiel antaŭaverto. Ĝermaniko mortis kelkajn tagojn poste. Ne