Litvek - онлайн библиотека >> Anna öwenstein >> Старинная литература >> La memoraĵoj de Julia Agripina >> страница 3
laŭdon al Isokrato. Ŝi trarigardis la notojn, kiujn li pli frue diktis al ŝi kaj Sinjo, sed ŝi ne sukcesis forskui la pezan ŝarĝon en sia brusto. Pli frue tiumatene ŝi iris al la ĉambro de sia patrino, esperante malkovri, ĉu alvenis ia novaĵo pri Nerono, sed la sklavoj informis ŝin, ke la mastrino jam eliris antaŭ la sunleviĝo.

Ŝi interplektis siajn manojn post sia kapo kaj kliniĝis malantaŭen sur la tabureto, serĉante inspiron en la nuboplena kvadrato videbla super la plafona luko. Tiam ŝi prenis sian grifelon kaj premis ĝin en la glatan flavan surfacon de la vakso. Estas ĝuste admiri Isokraton pro lia arto, ĉar li estis la homo, kiu donis gloron al la retorika arto. Li ne famiĝis pro sia kapablo kiel retorikisto, sed pli ĝuste, estis li, kiu glorigis la arton retoriko.  Ŝi relegis siajn ĵusajn vortojn, kaj konstatis, ke ŝi diris la saman aferon dufoje. Ŝi turnis la grifelon al la malakra fino, duone pensante, ke necesas forfroti la lastan frazon, sed post konsiderado ŝi decidis lasi ĝin. Eble Timoteo ne rimarkos.

“Timoteo”, Livila  diris. “Laŭ ĉi tio, Aleksandro estis tro nobla por ataki siajn malamikojn nokte.” Pina  fiksrigardis sian tabuleton, provante rekolekti siajn disigitajn pensojn. Ŝia pli juna fratino ricevis la taskon studi iun grekan anekdoton – kial ŝi ne povas simple legi la rakonton, anstataŭ fari problemojn? “Kial oni ne rajtas ataki siajn malamikojn, kiam ili ne atendas tion?” Livila  volis scii. “Nia patro iam faris surpriz-atakon kontraŭ la ĝermanoj, kaj tio estis unu el liaj plej brilaj venkoj.”

Timoteo sidis en seĝo fronte al siaj kvar lernantoj. Li levis sian kapon de la tabuleto, kiun li korektis, kaj pensis dum momento. “Ĉi tiu ekzemplo ne rilatas al militaj taktikoj, sed al la nobleco de Aleksandro”, li diris. Aŭdiĝis en lia voĉo ĝenata tono.

La dekkvar-jara Boteto sidis antaŭ siaj tri fratinoj kun skribovolvaĵo etendita sur la genuoj. Li turnis sin sur sia tabureto por respondi al Livila . “Jen la afero, laŭ la vortoj de Diodoro mem. Nia paĉjo estis malkuraĝulo – anstataŭ atendi, ĝis la ĝermanoj estos pretaj por li, kiel estus farinta Aleksandro, li ekatakis senaverte kaj buĉis duonon de la tribo. Kiom valoras tiu venko akirita sen nobleco?”

Timoteo duone levis sin de sia sidloko, kaj Pina  rigidiĝis. Ŝia frato neniam povis reteni sian ŝercemon, eĉ koste de la propra familio, sed ĉi-foje li troigis. Ŝi senstreĉiĝis nur kiam Timoteo malrapide residiĝis. “Gajo, vi verkos por mi eseon pri tiu temo: Ĉu validas venko sen nobleco?  Mi atendas ricevi ĝin morgaŭ – aldone al la alia ekzerco, kiun mi jam donis al vi. Nun daŭrigu vian studadon.”

Eĉ Boteto sciis, kiam li riskas streĉi la paciencon de ilia instruisto preter la limon. Per abrupta movo li elrulis la volvaĵon, ĉifante la papiruson, dum liaj fratinoj klinis siajn kapojn super siaj tabuletoj, senbruaj kiel musoj.

... la radiko de edukado estas maldolĉa, ĝia frukto dolĉa.  La posta paŝo estas klarigi la signifon de tiu diraĵo de Isokrato, kaj diskuti la argumentojn porajn kaj kontraŭajn. Ĉu estas eble, ke panjo vere devos foriri en ekzilon? Eble oni sendos ŝin loĝi sur insulo, same kiel okazis al avino Julia . Estus kvazaŭ ŝi mortus. Pina  sentis, ke paniko ekŝvelas interne de ŝi. Ŝi kaptis sian grifelon, kaj komencis grati furioze. Isokrato volas diri al ni, ke edukado estas malfacila en la komenco, sed ĝi valoras la penon, ĉar finfine ni povos multon gajni. Tion li diris, kaj nun mi montros mian admiron pri liaj saĝaj vortoj.

Sklavo venis tra la halo de la strata enirejo, sekvate de du viroj en togoj. Ne malofte okazis, ke formale vestitaj viroj vizitas ilian patrinon, kaj Pina  ne levis la okulojn de sia tasko. Ŝiaj ideoj nun fluis pli facile, kaj ŝia grifelo en- kaj el-strekis la vakson. La sklavo malfermis la pordon de la studejo de ŝia patrino, kaj la du viroj marŝis internen.

Dum Pina  verkis ŝi nur rande konsciis pri nekutima enirado kaj elirado ĉe la studoĉambro. Nun necesis ilustri la diraĵon: ŝi pensis, ke eble ŝi povos citi kiel ekzemplon Demostenon, ĉar li ja estis eĉ pli eminenta oratoro ol Isokrato. Sklavoj rapidis tra la halo, aliaj kuris al la supra etaĝo, sed ankoraŭ Pina  skribis. Konsideru la karieron de Demosteno, kiu montris pli grandan dediĉon al sia arto ol iu ajn alia oratoro.  Ŝi levis sian kapon kaj rimarkis kun surprizo, ke alproksimiĝas ŝia patrino. La vizaĝo de panjo montris agitiĝon, kaj ŝi surhavis sian pezan mantelon por vojaĝado.

“Mi devos forlasi vin por iom da tempo.” La kvar infanoj ekstaris, dum la du viroj en togoj alproksimiĝis malantaŭ ilia patrino kaj staris apud ŝi, aŭskultante dum ŝi adiaŭas sian familion. Pina  sentis sin glacie malvarma interne, sed samtempe kviete klarmensa. Jen la okazaĵo, pri kiu panjo antaŭavertis ŝin, sed ŝi ne imagis, ke ĝi venos tiel rapide. Ŝi ne kredis, ke ĝi venos entute.

“Dum mi ne ĉeestos, mi volas, ke vi kondutu laŭ maniero konvena por la infanoj de Ĝermaniko. Neniam forgesu, ke vi estas posteuloj de Aŭgusto.”

Pina  sciis, ke ŝia familio staras ĉe la rando de terura katastrofo. Ŝi havis senton, kvazaŭ ŝi alkroĉiĝas al la flanko de abismo; ŝi nepre ne paniku, sed tenu sian regon de la situacio kaj antaŭplanu ĉiun movon. Kiel eblos paroli al sia patrino antaŭ la du viroj, samtempe malkaŝante nenion? “Panjo, ĉu ĉio estas en ordo?”

Sinjo kaj Livila  fiksrigardis sian patrinon kun konfuzitaj mienoj. Ankaŭ Boteto diris ankoraŭ nenion. Pina  vidis, ke lia vizaĝo estas tre pala. “Gajo”, diris ilia patrino. “Mi fidas, ke vi prizorgos viajn fratinojn dum mia malĉeesto.” Kaj tiam ŝi kisis ilin unu post alia. Kiam ŝia patrino kliniĝis al ŝi, Pina  kaptis la vortojn, kiujn ŝi murmuris mallaŭte sed klare en ŝian orelon: “Nepre atentu , kion vi diros. Avertu la aliajn.” Tiam panjo rektigis sin kaj diris laŭte: “ Pina , mi ne scias, kiom longe mi estos for. Estos via tasko prizorgi viajn pli junajn fratinojn.”

Pina  memoris, kion ŝia patrino diris al ŝi la antaŭan tagon. “Estas en ordo, panjo, ni estos bonkondutaj kaj tre atentaj , dum vi ne ĉeestos.” Ŝi emfazis tiujn vortojn, esperante transdoni al sia patrino la informon, ke ŝi komprenis tiun averton.

Ilia patrino foriris en portolito, kiu atendis ekster la ĉefa pordo: ne ilia propra, sed pli malgranda, kiun oni sendis por ŝi. Akompanis ŝin du el ŝiaj servistinoj kaj paro da virsklavoj, kiuj portis inter si keston. Pina , kun siaj fratinoj kaj frato, iris eksteren por mansvingi, dum la portistoj levis la liton al siaj ŝultroj, kaj ekmarŝis je rapida takto laŭ la vojo. Ambaŭ servistinoj ploris. Pina  pensis unue, ke ili ploras pro ŝia patrino, sed poste trafis ŝin la penso, ke verŝajne pli malĝojigas ilin la zorgo pri la propraj infanoj, kiujn ili estas devigataj postlasi. Eskortis la portoliton malgranda trupo da gardistoj.

Malrapide la kvar infanoj repaŝis en la domon. Kiam ili eniris la halon, Pina  rimarkis, ke la pordo de la studoĉambro staras vaste malfermita. La du viroj en togoj troviĝis ankoraŭ interne. Ili jam tiris duonon el la volvaĵoj el la ŝrankoj, kaj nun ili staris ĉe la tablo por esplori monton da skribtabuletoj. Ili kontrolis ĉiun laŭvice antaŭ ol ĵeti ĝin sur kreskantan amason sur la planko.

Timoteo staris apud la pluvakvo-baseno centre de la halo. Pina  proksimiĝis al li. “Kion ni faru pri tiuj du viroj? Ili disĵetas ĉiujn librojn.”

“Mi scias”, Timoteo diris. “Bedaŭrinde ni ne povas malhelpi tion. Nun bonvolu sidiĝi. Via patrino devis foriri, sed ŝi certe ne atendus, ke vi neglektu viajn lecionojn.”

Mia patrino, Julia Vipsania Agripina , estis la perfekta edzino por Ĝermaniko; verŝajne ŝi estis la sola virino kun la necesaj kvalitoj laŭ deveno kaj karaktero, por konvene plenumi tiun rolon. La Julia familio, kiel ĉiuj scias, devenas de Julo, la filo de la Troja heroo, Eneo. Eneo mem estis la filo de Venuso, kiu enamiĝis al mortemulo, la heroa princo Anĥizo el Trojo. Tial inter miaj antaŭuloj mi povas kalkuli la diinon Venuso, kaj kelkaj gutoj de ŝia dia sango ankoraŭ fluas en la vejnoj de ĉiu ano de la Julia familio.

Mia patrino estis la nepino kaj rekta posteulo de la diigita imperiestro Aŭgusto

kaj la filino de lia sola ido, Julia . Sed estus preferinde ne mencii Julia n. Ŝia nomo estas tiel profunde makulita, ke ne ĉiuj konsiderus devenon de ŝi afero por fanfaroni.

kaj filino de la granda generalo Agripo. Ŝi estis virino elstare virta kaj rigora, kiu akompanis sian edzon dum multaj el liaj kampanjoj, kaj partoprenis kun li en la malkomfortoj de la armea vivo, neniam plendante pro la luksaĵoj, kiujn ŝi forlasis en Romo. Ŝi naskis al li naŭ gefilojn, el kiuj ses travivis: Nerono, Druso, Gajo, mi mem, Drusila  kaj Livila . Plenkreskinte, tamen, neniu el ili ĝuis longan vivon. Escepte de mi kaj Drusila , kiu mortis dum epidemio, ĉiuj ceteraj estis murditaj.

Livila , Livila ... Mi neniam malkovris, precize kio okazis al ŝi. Klaŭdio diris al mi, ke ŝi falis en deprimiĝon kaj rifuzis manĝi. Mi volis kredi lin; mi volis pensi, ke tio estis ŝia propra elekto, sed mi neniam kuraĝis esplori pli detale.

Ŝi tute ŝanĝiĝis, post tiu restado en Pandaterio. Kiam mi iris tien por preni ŝin – kian ŝokon mi ricevis, kiam mi vidis ŝin sur la divano, tiel malgracian kaj neprizorgitan, kaj la situacio ne pliboniĝis post nia reveno al Romo. Ne, ne, mi ne plu pensu pri tio. Kio estas la posta afero? Mi komencis rakonti pri panjo.

La karakteron de mia patrino plej bone ilustras la sekvonta epizodo

Estas senutile, mi ne povas daŭrigi nun. Mi rezignos por hodiaŭ.

3

La karakteron de mia patrino plej bone ilustras la sekvonta epizodo, kiu okazis, kiam ŝi estis kun mia patro en Ĝermanujo. Ĝermaniko kondukis sian armeon trans la riveron Rejno, sekvante la perfidan tribestron Arminio, kiu strebis unuigi la tribojn de norda Ĝermanujo opozicie al Romo. Dum Ĝermaniko sin puŝis antaŭen tra senvojaj arbaregoj kaj marĉoj, onidiro atingis la fortikaĵon sude de la rivero, ke lia armeo retiriĝas. Teruriĝis tiuj, kiuj restis ĉe la militbazo, ĉar ili kredis, ke baldaŭ la ĝermanoj transiros la riveron kaj atakos ilin. En paniko, ili decidis detrui la ponton.

'Kiun rakonton vi volas aŭdi ĉi-vespere?” Sinjo kaj mi kuŝis interplektiĝintaj unu kontraŭ la alia en la alta lito, kaj la voĉo de Eklogo murmuris en la ombroplena ĉambro, dum la lampo ĵetis flagrajn makulojn sur la murojn. Sinjo ŝatis la rakonton pri la viro, kiu trovis trezoron en la kaverno de la rabistoj. Mi ĉiam petis tiun pri panjo sur la ponto.

Mia patrino,