Litvek: лучшие книги недели
Топ книга - Остров тринадцати приговоренных [Юлия Ефимова] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Три дня Индиго... [Сергей Васильевич Лукьяненко] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Приключения Шерлока Холмса-5. Другие авторы.Компиляция.Книги 1-35 [Neil Gaiman] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Сердце Пармы [Алексей Викторович Иванов] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Вопрос смерти и жизни [Ирвин Ялом] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Penis. Гид по мужскому здоровью от врача-уролога [Стурла Пилског] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Тени теней [Алекс Норт] - читаем полностью в LitvekТоп книга - Маньяк Гуревич [Дина Ильинична Рубина] - читаем полностью в Litvek
Litvek - онлайн библиотека >> Valdemar ř >> Старинная литература >> La skandalo pro Jozefo >> страница 7
demonstri, kiel sopirata ŝi estas. Jes ja, ŝia frivola sinteno kolerigas min, sed alikaŭze ol ŝi konjektas: ŝia defia konduto kaŭzas malbonan sangon en nia honora socio – jen kio ĝenas min! Per rabokuloj mi devas gardi mian bonfamon, vi komprenas, Jozefo, ĉu? Certe vi komprenas, ĉar vi estas eksterordinare saĝa.

Sed ĝuste tial vi ankaŭ ŝin devis kompreni! Sciu, ŝi atingis jam la aĝon, kiam la virinoj emas amindumi junulojn. Tiam nemirinde, ke ŝi persistis kunpekigi vin, tio estas tute laŭnatura. Sed vi, naiva virgulo obstine pudora, anstataŭ kompreni tion kaj volonte kontentigi ŝin, kiel decus al obeema sklavo – vi preferis rifuzi! Kio misordiĝis en via cerbujo? Se vi estus plenuminta ŝian avidon, ĉio procezus tute kaŝite kaj senskadale. Damno kun vi! Kial vi, je Amono, ne konfidencis al mi mem la tutan aferon? Ĉio povis esti senproblema. Ĉu vi eble konjektas min ĵaluzema? Eĉ neniel! Cetere ne supozu, ke amorado kun mia seksmiena edzino estas io delica – neniel! Ŝi nur ŝajnigas sin pasiulino – en la geedza lito ŝi neniigas ĉiujn iluziojn; absolute senpasia ŝi estas, apatia, pasiva – oni povus ĉe ŝi malvarmumi, tiel ŝi fridas. Imagu nur, ke eĉ mi mem neniam sukcesis ardigi ŝin. – ĉu vi kredas? Do, nenion vi havas por bedaŭri.

Sciu, Jozefo: edzinon oni tenas nur por reprezenti kaj iam-tiam por generi idojn. Por ĝui seksdelicon oni iru en malĉastejon, el inter publikulinoj vi povas elekti laŭguste kaj laŭ momenta humoro. Se mi mem ekemas diboĉe sekspetoli, ĉiam mi elektas nigrahaŭtulinon. Jes, Jozefo, nepre mi rekomendas al vi negrinojn! Perfektan figuron ili havas, elastan bruston, longajn krurojn kaj malbeninde lertajn manojn. Grandiozaj amorantinoj ili estas, speciale edukitaj por la publikulina metio; nenion ajn vi bezonas fari, ĉion aranĝas ili mem laŭ variaj manieroj, certe vi ne enuos – fidu mian konsilon, pri erotiko mi estas fama eksperto! Sed verdire – kial mi lecionas? Ja mi ne venigis vin por instrui vin pri seksumado. Nur preterpase mi menciis, por ke vi sciu, ke mi absolute ne havas skrupulojn nek eble antaŭjuĝojn rasismajn. Cetere vi mem povas tion prijuĝi proprasperte. Ankaŭ vi estas ja barbaro, kaj malgraŭe mi allasis vin en mian domon. Eĉ nebagatelan monsumon mi ne domaĝis por akiri vin; indas eĉ dubi, ĉu vi respektive estimas tion. Ĉiam mi celis nurnure vian bonfarton, tion vi devas al mi kredi. Neniam – mi emfazas – neniam mi iel ajn malicemis kontraŭ vi.

Memkompreneble, la konsekvencon kiun mi rezultigis el la tiama skandalo kun mia edzino, tiun vi ne rajtas konsideri maljusta.

Jes ja, kulpiĝinta estas ŝi – sed tion mi ne povis publike agnoski! Komprenu ja: ĉu indis, ke oni fingromontradu min kiel kokriton, ke mian honestan nomon oni kotentiru? Tio kompromitas ne nur min mem, sed samtiel la tutan nobelsocion – pro tiaĵo oni neniam pardonus min! Kaj se jam mia histeria edzinaĉo vekis tian bruegon, kion mi estis faronta? Ĉiam oni adaptu sin laŭ cirkonstancoj, jen la esenca principo de inteligenteco. Historiajn faktojn ĉiam akomodas talentohavaj individuoj laŭ sia bezono. Memoru, mia kara: ĉio estas alia ol oni oficiale asertas; se oni ĉiam devus malkaŝi veran staton de l’ aferoj, oni ne kapablus regi.

Sed sufiĉe jam, Jozefo – vi ade devigas min parolturni ĉirkaŭ la ĉefa kaŭzo de via jena ĉeesto! Supozeble vi agnoskas, ke post la skandaloza evento vi ne povas plu resti en mia familia domo. Dum tiuj du jaroj de via foresto oni forgesetis la aferon, sed se vi denove aperus en via antaŭa posteno, tuj ekfuriozus inundo da kalumnioj kaj klaĉoj – vi scias ja, kiel malicaj oni estas! Krom tio, mia edzino ege malamas vin, kion vi cetere devas kompreni: estas ununura vi, kiu povus iam malkaŝi, kiel ĉio efektive okazis – kaj tion ŝi nepre devas malebligi. Tutcerte ŝi provus pli-malpli baldaŭ senigi sin de vi, supozeble eĉ per ne tre delikata maniero – vi komprenas. Taŭgaj rimedoj estas ja kiam ajn ĉemane en nia socio.

Kiel do ni aranĝu pri vi? Mi ekzemple povus teni vin en dumviva aresto, por ŝirmi vin kontraŭ ŝiaj insidoj – sed tio malharmonias al mia sentema naturo, eĉ sen konsideri tion sufiĉe multekosta. Ankaŭ mi povus simple vendi vin. Finfine vi estas mia sklavo, sekve tia negoco estus tute ordinara afero komerca: kiel varon mi aĉetis vin kaj kiel varon mi rajtas vin ankaŭ vendi. Eble eĉ profiti mi povus, ĉar nuntempe merkata demando pri inteligentaj sklavoj multoble superas la oferton. Kredeble estas nur maldaŭra modo, tamen des pli bone eluzebla.

Sed – ĉu vi opinias, ke vin mi kapablus kondukigi al foiro kvazaŭ brutaĉon? Neniam, Jozefo, neniam: Vin mi devas utiligi pli prudente. Sciu, Jozefo: mi donacos  vin! Jes, mi donacos – Kaj ĉu vi emas divenprovi, al kiu? Vi ne divenus, kamarado ... Al nia Plej Serena Faraona Moŝto mem mi donacos vin! Memkomprene sen pretendi ian ajn rekompencon. Mian denaturan grandanimecon vi konas ja, ĉar vi mem sufiĉe spertis ĝin. Neniam oni avaru, precipe en rilato al la estroj. Cetere mi enkalkulas, ke nia afabla suvereno degnos vidigi sian bonvolan favoron al mia nenielsignifa persono per taŭga maniero laŭ sia plej saĝa bontrovo.

Nia superulo eĉ jam scias pri vi, Jozefo – vi miras, ĉu? Probable iu stultulo elbabilaĉis ĉe la kortego, ke mi posedas lertan sonĝaŭguriston – kaj laŭdire ĝuste tian la Dieca Faraono nun urĝe bezonas. Interesa hazardo, ĉu? Nu, plezuru, Jozefo, plezuru – ĉar ega feliĉo trafis vin! – Sed mi vidas, ke preskaŭ nenion vi formanĝis; ĉu la legomon vi ne trovas bongusta? Ne, ne, jam lasu – nun vi ne plu havas tempon por festeni. Mi estas jam antaŭanoncita ĉe la Faraona Moŝto. Mi donos al vi tiucele iun eluzitan veston el mia garderobo; poste vi repagos. Du miaj gvardianoj akompanos vin ĝis la imperiestra palaco.

Kaj nun jam rapidu, amiko! Mi deziras al vi sukceson en via nova posteno. Kaj taŭgaokaze ne forgesu al la Plej Serena Faraono emfazi, ke estis mi, kiu malkovris vian eksterordinaran talenton kaj eĉ tiagrade evoluigis ĝin, ke ĝi povas utili al la prospero de la tuta imperio. Dieca nia faraono, la Plej Supera Estro de l’ vaste vasta mondo vivu poreterne kaj daŭre bonfartu ankaŭ postmorte! –

Aĥ, kiom da diplomata inĝenio oni devas disipi por montri sin lojala kortegano ...

... kaj la faraono diris al Jozefo: mi estas faraono, sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta egipta lando.

Kaj la faraono donis al Jozefo la nomon Cafnatpanaeh, kaj kiel edzinon li donis al li Asnaton, filinon de pastro el On. Kaj Jozefo komencis veturadon tra la egipta lando.

GENEZO, XLI, 44-45

(En traduko de Zamenhof:

Kaj Faraono diris al Jozef: Mi estas Faraono; sed sen via ordono neniu levos sian manon aŭ sian piedon en la tuta Egipta lando. Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.)

Korpogvardia veterano

Kanajla misordo! Jam denove la tagmanĝo ne pretas ĝustatempe! Denove ni atendu ĝis oni bonvolos eldoni la mizeran vorpecon. Kiom da prokrastoj! Ree kaj ree tio ripetiĝas, de tago al tago. Miamemore, neniam estadis tia malordo en distribuado de soldatmanĝaĵoj, kiel lastatempe – kaj multe mi memoras, tion kredu ... Ja kelkdek jarojn mi jam deĵoras en la korpogvardio de nia Plej Serena Faraona Moŝto, mi mem eĉ ne plu kalkulas. Simple de mia junaĝo – ĝusatadire ekde tiu tago, kiam la patrino alkondukis min al la serĝento kaj diris, jen tiun knabaĉon faris al mi unu el viaj uloj, kiun mi depost tiam ne sukcesis retrovi, do prenu la bubon kaj vivtenu, mi ne plu kapablas, sed ankaŭ ne volas, ke li laboregu kiel mizera sklavaĉo! Jes, tiel diris mia afabla panjo ... La gvardio do edukis min kaj trejnis. Jes, bone edukis kaj harde trejnis. Kiom da jaroj forpasis depost tiu tempo! Hodiaŭ mi estas jam ververa veterano, meritoriĉa kaj de ĉiuj kunuloj respektata. Tamen nur malmultaj el mia taĉmento ankoraŭ memoras, ke estis mi, kiu tiame antaŭ jaroj vipopunis Jozefon la Hebreon. Ĉu vi ne kredas – fakte! Memkomprene, estis por mi aparta honorigo, multaj kamaradoj enviis min pro tio. Sciu, mi tiam estis la plej fortstatura knabego el la tuta gvardio – do, kiam ekestis tiu tumulto ĉirkaŭ Jozefo, la ĉefa gvardiestro Potifar alvenigis min kaj ordonis, ke mi vipregalu la malĉastan judon.

Nu, mi plenumis la taskon perfekte, kun ekstra emfazo. La ĉefestro tre kontentis kaj rekompencis min tiam per duobla kromporcio de viando je vespermanĝo; miaj kolegoj furiozis de envio, kompreneble ... Ho, jes, memorinda, feliĉa tago por mi. Apenaŭ ja por Jozefo – sed kiom koncernis min Jozefo, kiom koncernis min lia kulpiĝo kaj samtiel la obskuraj negocaĉoj en la familio de Potifar entute? Cetere, mi povas certigi vin, ke la judaĉo estis tiukaze senkulpa kiel ŝafo, tion mi ekkonis unuavide. Min neniu kapablas trompi, sufiĉis nur rigardeti la mienon de tiu fripona paro, kaj tuj mi sciis kiel statas la afero. Potifarino estas ja deĉiame famkonata malĉastulino, kiu neniam evitis okazon por provoki virseksulojn per sia incita sinteno – kaj certe estis ŝi, kiu kaŭzis la tutan skandalon. Tio estis mia unua ekpenso kaj certe mi ne eraris.

Sed mi estas profesiulo, ĉu ne vere? En la gvardio oni vivtenas nin ne por pensi, sed por bati. Se sinjoro ordonas vipi, tiam oni vipu plenforte, sen demandi pri la kialoj. Pensi licas al estruloj, nia tasko estas deĵori. Pri ĉio respondecas la estroj, kaj tiuj ĉiam pravas, ĉar por pravi oni ja fariĝas estro, ĉu ne? ... Cetere batregalon la hebreo tamen meritis, ĉar li kondutis kiel stultulo. Ĉu decas rifuzi amorproponon de tia virino? Se estintus mi, kiun Potifarino incite provokis, mi jam scius kiamaniere pritrakti ŝin: senhezite mi seksumus ŝin kaj finfarite. Tute mi malzorgus, ĉu ŝi estas nobelulino, ĉu ordinara ĉiesulino. Ino kiel ino, pri seksaĵoj ĉiuj ili egalas. Kaj viro, kiu tion ne komprenas, estas aŭ nepra stultulo aŭ nenionkapabla impotentulo. Miaflanke, neniam mi evitis okazon kunkuŝigi iun ajn virinon, se mi trovis ŝin seksplezurinda.

Sciu, mi ĝenerale malŝatas la tiel nomatajn virtulojn. Okulfrape ili manifestas siajn ĉastecon, animpurecon, malpretendemon kaj martiremon – ĉu mi scias kion ankoraŭ! Sed ĉio ĉi estas ja kontraŭnatura, ĉu? La vulgara popolaĉo devas eviti tiajn rafinaĵojn. Jes ja, la nobeluloj bonŝancas daŭrigi sian vivadon ankoraŭ postmorte en luksaj sarkofagoj kaj pompe meblitaj tomboĉambroj, kie iliaj mumioj kuŝas balzamitaj kaj provizitaj de ĉiaspecaj vivbezonaĵoj, ili ĉiam ekzistos plu – sed niulo? Niulo finos sian mizerplenan vivaĉon ie en sterkejo, kie oni senceremonie enterigos lin kvazaŭ favan hundokadavron aŭ simple forlasos en dezerto kiel vorotaĵon por sovaĝbestoj. Do kia asketemo dumvive? Kiaj fastoj? Ĉion eblan mi devas elĝui nur nun, ĉi tempe, antaŭmorte, ĉu vi komprenas? Mi surkraĉis iajn idealojn, moralon, honorojn, tio estas nur malrealaj ecoj elpensitaj por trompi trokredemajn malsaĝulojn. Realan fakton mi bezonas, nepron, pruvatestan, palpeblan fakton! Kaj ĉu vi scias, kio estas? Plena manĝujo, sciu – jen tiu plej reala, nedisputebla fakto, kiun mi agnoskas! Nenion alian mi bezonas, je ĉio alia mi fajfas.

Nun, dank’ al nia Plej Saĝa Superulo, ni