Litvek - онлайн библиотека >> ándor ári >> Старинная литература >> Satiraj rakontoj >> страница 3
povas ĝin eĉ enjugi.

– Kaj krome?

– Krome nenion.

– Ĉu ĝi scias nenion kiome?

– Ne forgesu, sinjoro, ke vi mendis idealan civitanon.

– Sed kio kreas en ĝi la vortojn?

– La disko, sinjoro.

– Ĉu ĝi ne povas pensadi?

– Pensadi?! Dio gardu nin!

Gladion  cerbumadis kaj post kelkaj momentoj demandis:

– Sed manĝi! Ĉu ĝi ne kapablas manĝi?

– Ĝi ne kutimas manĝi, sinjoro.

– Ĉu ne kutimas manĝi?

– Mi ripetas, sinjoro: vi mendis idealan civitanon.

– Do, ĝi tute ne nutriĝas?

– Ĝi ja nutriĝas, sed nure per papero, sur kiu estas skribaĵo. Tiu estas multe pli ekonomia, ol la pano.

– Vere interesa. Nu, ni ekprovu.

Gladion  prenis libron, el kiu li elŝiris folion kaj transdonis ĝin al Fabius :

– Manĝigu ĝin!

– Pardonu sinjoro, sed ĝi enakceptas nur, kion vi mem igas en ĝin.

– Bone, – kaj Gladion  turniĝis al Mizerius . – Enakceptu ĉi paperon, Mizerius !

Mizerius  transprenis la folion, enbuŝigis kaj englutis lin. Poste ĝi eksonis per monotona voĉo:

– Der Vater ist gut, die Mutter ist auch gut... der Vater ist gut, die Mutter ist auch gut...

Kaj tiel ĝi ripetadis la saman sentencon, ĝis la pacienco de Gladion  elĉerpiĝis kaj superkriante la maŝinhomon, li demandis al Fabius :

– Kia difekto okazis en tiu?

– Bonvolu montri la libron, sinjoro.

Gladion  transdonis la libron, Fabius  enrigardis kaj tuj malkovris la kaŭzon.

– La afero estas komprenebla. Ĉi tiu estas germana gramatiko.

– Sed mi ne volas ĉiam ripetigi la saman tekston!

– Donu al ĝi alian paperon, sinjoro.

– Bone. Jen, tiu skribaĵo. Mizerius , enakceptu ĝin!

Mizerius  eksilentis, transprenis la skribaĵon, enbuŝigis, formanĝis kaj samtone ekparolis:

– Senvualigu la perfidulojn!

Kaj Mizerius  ripetadis senfine ĉi sentencon, ĝis Gladion  jam kolere superkriis ĝin:

– Kia difekto denove?

– Kion vi donis al ĝi, sinjoro?

– La raporton de la policministro.

– Tiam ne primiru, sinjoro.

– Sed mi ne volas, ke ĝi pluparolu! Kion fari por silentigi ĝin?

– Tio estas tre facila: Vi devas piedbati ĝin.

– Ĉu piedbati? Kaj ĉu ne ĉesos funkcii?

– Ju pli vi piedbatos ĝin, des pli fervore ĝi servos a vi.

Gladion  dubeme rigardis al Mizerius , sed fine li venis malsupren de la trono, iris malantaŭen al la maŝinhomo kaj tie piedbatis ĝin. Mizerius  ekŝanceliĝis kaj terenfalis. Gladion  iome ektimiĝis.

– Jen! Ĝi nun falis!

– Ĝi ne falis sinjoro, nur kuŝas. Al ĉiu ĝi ekkuŝas kiu piedbatas ĝin.

Sed Gladion  estis ekkaptita de penso. Li nur staris kaj cerbumadis. Fine, post iom da hezito li ekparolis:

– Sed atentu nur! Kiaspeca molaĵo estis tiu...

Fabius  ektremis kaj ruĝiĝis.

– Kiu, sinjoro? Kio?

– Sur la dorso de la maŝinhomo. Kiam mi alpiedbatis... do, tie ĝi estis tre mola...

Fabius  embarase ekbalbutis:

– Kial...? Nu, do... Kial ĝi estas mola? Ho... Mi plenigis ĝin per mola lano por pliagrabligi al vi la piedbaton.

– Fakte, ĝi estis agrabla...

– Ho, – diris Fabius  rapide kaj ĝojante, ke li sukcesis eviti la danĝeran demandon, – kiu nur unufoje piedbatas ĉi perfektan civitanon, tiu ekhavas pasion al tiu majesta amuzo. Ĝuste pro tio mi aplikis la plej molan ledon sur la malantaŭa parto. Dikan ledon mi aplikis nur sur la vizaĝo...

Sed Gladion  profunde enpensiĝis kaj mansigne silentigis la majstron.

– Tamen, – li diris graveme. – Iom stranga...

Li aliris la maŝinhomon, ekpalpadis ĝian manon kaj subite ekkriis:

– Ĝi ja estas varma!

Poste li profunden kliniĝis al Mizerius , kiu kuŝis sur la tero, sed tuj li ekstaris kaj per tondra kolero li kriis al Fabius :

– Ĝi ja spiradas! Vi kanajlo, vi trompis min! Ĝi estas vivanta homo!

Fabius  genufalis antaŭ Gladion .

– Indulgon al mia povra kapo!

– Vi aĉulo! Vi perfidulo! Kiel vi aŭdacis trompi min, kanajla fripono?!

– Ho, pardonu vi, indulga monarka moŝto! Mi dum unu jaro senĉese konstruis maŝinon post maŝino, mi serĉis, studadis la meĥanismon de la ideala civitano, sed fine mi devis konvinkiĝi, ke ĝi estas absurda kaj mi neniel kapablas plenumi ĉi taskon. Vi postulis neeblaĵon de mi, sinjoro. Neniam, nenispeca maŝino povos tiom multe plenumi! Tiom multe povas plenumi nur la animhava, konscioplena, vivanta homo!

La falsa aŭguro

La grandmonarko de Atlia  sendis voki sian intimulon Serva , la ĉefon de la kortega konsilio.

– Nun, – li diris, – kiam la popolo de nia lando festas la dekan jaron de nia regado, oni nepre intencas omaĝi al ni donacojn grandiozajn. Sed tion vi scias pli bone ol ni.

– Ho jes. La Templon de la Dankodiro, la Obeliskon kaj vian Statuon.

– Ni dankas, ne daŭrigu. La planojn ni konas bone. Ni vokis vin tial, ĉar ni sentas, ke ankaŭ nia patra koro devas iom rekompenci la popolon por ĝia fideleco kaj donacemo. Ĉu ne?

– Via popolo jam nun fermis vin en sian koron, ho reĝo, filo de la dioj!

– Nu jes, tion ni scias. Sed des pli konvene estus, ke ankaŭ ni donacu ion al la popolo.

– Ĉu vi pensus pri ia speco de monumento aŭ templo, reĝo dio-generita?

– Eh, ne pri tiaĵoj, kiuj kostas multan monon. La popolon jam pli ol sufiĉe ŝarĝas ĝiaj propraj donacoj. Kial ĝin ŝarĝi ankaŭ per la niaj?

– Senlima estas la boneco de via koro, ho diogenerita reĝo!

– Ni pensis pri amnestio al la malliberuloj.

– Kiel do, grandmonarka moŝto! – timiĝis Serva . – Ĉu vi liberigus eĉ vian kuiriston, kiu ŝtelis vian orpokalon?

– Nu, kompreneble, ni ne pensis pri li. Ĝuste tial ni sendis voki vin. Ni volas vin komisii, ke vi priesploru en la ŝtataj malliberejoj, kiu, kial kaj kian punon ricevis. Ni vin komisias priesplori per via saĝo kaj fidelo, kiu povos ricevi amnestion aŭ pun-malpliigon. Sed ni pensas, ke vi jam aŭdis kaj komprenis ĉion. Iru do fari vian taskon.

*

– Nu, nia kara servisto, provoso Patra , donu al mi la liston de la malliberuloj!

Patra  alportis la liston kaj genuflekse ĝin transdonis al la ĉefkonsilisto Serva .

– Do ni iru laŭvice. Jen estas: “ Brut , rabisto”. Liaj kulpoj?

– Li rabmurdis malriĉajn komercistojn dum la foiro.

– Ĉu nur tiaj bagateloj?

– Jes. Sed foje li atakis ankaŭ grandsinjoron Ptalm , nian noblan bonfaranton, luanton de la kortegaj bienoj (nun Patra  ree genufleksis kaj tuŝis per sia manplato sian frunton, signante altegan honoron). Sed kiam li eksciis, kiu sidas en la veturilo, li forkuris kiel freneza.

– Jen lia feliĉo. Amnestion al li. Plue. Sekvas Talme . Kion li krimis?

– Li spionadis komisiite de la lando Antissa . Li penetris ŝtele en aristokratajn rondojn, ŝtelakiris militajn sekretojn kaj elliveris ilin al la registaro de Antissa .

– Hm. Pli grava afero. Kiom estas lia puno?

– Dumviva mallibero.

– Ĝi mallongiĝu en du jarojn. La tria estas Rata . Kion li faris?

– Vi eble scios tion, kvankam ni devis tion sekreti. Li estas la falsa aŭguristo.

– Jes, mi memoras pri io... landpereo, drono en Oceano...

– Jes, jes. Pri la murmuroj, kiuj antaŭ du monatoj aŭdiĝis el sub la tero, niaj aŭguristoj deklaris unuanime, ke ili estas dia revelacio: dio Kantra  koleras kaj atentigas nian landon, ke li ne toleros plu la impertinentecon de Antissa , li postulas, ke ni ekstermu ĝian popolon. Tial nia grandmonarko ordonis tiam armadon kontraŭ tiu lando.

– Jes, – diris Serva . – Mi scias, eĉ, ke Rata  havis ian opinion kontraŭan. Kion li diris?

– Mi ne miras, grandsinjora moŝto, ke vi ne scias tion precize, kvankam vi scias ĉion. Sed estis severa ordono malhelpi la disvastiĝon de la danĝeraj doktrinoj de Rata . Eĉ la plej altrangaj moŝtoj apenaŭ ricevis informon pri tio.

– Kion do li asertis?

– Tion, ke la murmuro ne devenas de la kolero de dio Kantra , sed ĝi estas spontana termurmuro. En la terprofundo estis grotoj; ili enfalis, kaj ties bruon ni aŭdis. Li aŭdacis deklari, ke nia kontinento post du monatoj malaperos en la oceanon. Do ni ne armadu, sed prefere ni interpaciĝu kun Antissa .

– Terura defetismo!

– Sed, feliĉe, niaj altaj instancoj tuj kontraŭagis. Niaj pastroj deklaris liajn doktrinojn herezaj, pruvis el la Sanktaj Libroj, ke nia lando firme staros ĝis la senfino de la tempoj, ĉar tiel ordonis dio Kantra , kaj ke la kolero de la dio murmuris unuavice kontraŭ tiaspecaj herezuloj. Sed poste ili rekonis, ke ĉia deklarado kaj publika diskuto estus nur reklamo por Rata  kaj liaj doktrinaĉoj. Oni do lin arestis, liajn skribojn forbruligis, lin mem malliberigis, kaj nuntempe oni jam malliberigas eĉ tiujn, kiuj nur mencias tiujn tezojn abomenindajn. Kaj ĉu vi volus amnestii tiun monstron?

– Ne, ja ne, neniel! – kriis Serva . – Kiel li puniĝas?

– Per dumviva mallibero.