Litvek - онлайн библиотека >> ándor ári >> Старинная литература >> Satiraj rakontoj >> страница 30
pasiva, faktitiva kaj mediala voĉoj.

Z:

Terure!

1:

Kial?

Z:

Ĉu tiom malfacila lingvo estas Esperanto? Zamenhof intencis krei facilan lingvon.

1:

Ni pritraktas la lingvon je scienca nivelo. La Budapeŝta Skolo postulas altan scion. Ni estas rigoraj. Do, ni reiru al la voĉoj. Ekzemple: kion  signifas la pasiva voĉo?

Z:

Pasivon. Ĉu ne?

1:

Ne sufiĉas. Pli precize! (Zamenhof silentas)  Do, la pasiva voĉo signifas agon, kiun la subjekto suferas. Menciu ekzemplon pri suferata ago!

Z:

Ekzemple: Vi ekzamenas min.

1:

Ĉi tiu estas aktiva voĉo.

Z:

Sed suferplena.

1:

Diru la saman pasive.

Z:

Mi estas ekzamenata.

1:

Nu fine! Kio estas ĉi tie la ago?

Z:

Ekzameni.

1:

Kaj kiu suferas?

Z:

Mi.

1:

Kaj kiu suferigas?

Z:

(dolore)  La Budapeŝta Skolo!

1:

Do, mi nun transdonas la rolon al mia kolego. Li faros kelkajn demandojn el la sintakso.

2:

Nu, diru sinjoro kandidato, kiel oni povas dividi la verbojn en la frazo?

Z:

Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

2:

Al predikataj kaj ne predikataj verboj. Kiel nomiĝas la nepredikata verbo? (Zamenhof silentas)  Predikativo! Kia povas esti la predikativo? (Zamenhof silentas)  Ĝi povas esti adjektiva kaj substantiva. Ekzemple: “Budapeŝto estas nia kara urbo”. Ĉu ne?

Z:

Vere kara. Mi konstatis.

2:

Do, diru al mi: en vortkunmetoj la ĉefelemento kiel efikas al la flankelemento? Unue per adverbigo. Kaj due? (Zamenhof silentas)  Per adjektivigo. Ĉu vi povas diri ekzemplon? (Zamenhof silentas)  Nu, ekzemple: “satmanĝi”.

Z:

“Satmanĝi”? Ĉu en Budapeŝto?

2:

Nu, bedaŭrinde, vi eĉ unusolan demandon ne povis respondi. Mi jam ne scias, kion demandi... Bonvolu diri, kion vi entute scias?

Z:

Mi povas paroli.

2:

Nu, ni ekzamenu. Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo; kion mi faras? (per krajono imitas skribadon)  Nu... La profesoro..

Z:

La profesoro...

1:

NU? La profesoro... sss...

Z:

(subite)  Siblas!

1:

Nu ne! Kion mi nun faras? (imitas la skribadon)  Per mia mano! La profesoro s-s-s...

Z:

Svingadas la krajonon!

1:

Damne! Kion mi faras? S-s-s...

Z:

Streĉas!

1:

(surprize)  Kion mi streĉas?

Z:

Miajn nervojn.

1:

Do, ni finis la ekzamenon. (al 2)  Sinjoro kolego, kiel vi opinias pri la kapablo de sinjoro Semkorto?

2:

Li scias nenion.

1:

Vere nenion. Do, ni donu al li diplomon, ĉu ne?

2:

Memkompreneble.

1:

(ekstaras, kune kun 2)  Nu, kara sinjoro Semkorto, vi ekzameniĝis sukcese kaj nun akceptu nian diplomon. (prenas la grandan paperfolion kaj transdonas)

Z:

Ĉu ĝi jam estas preta?

1:

Antaŭ dek minutoj mi skribis viajn personajn indikojn sur la diplomon. Vi mem vidis.

Z:

Ĉu jam antaŭ la ekzameno?

1:

Jes. Ni ne kutimas perdadi la tempon.

Z:

Sed mi ne povis respondi al unusola demando kaj vi diris, ke la ekzameno estas rigora.

2:

Ĉu por vi ĝi ne estis sufiĉe rigora?

Z:

Kaj tamen mi ricevas diplomon?

1:

Vi taŭgis por niaj pretendoj. Vi sciis tiom, kiom la ceteraj. Kaj ni devas plenumi nian ĉijaran edukplanon. Ne forgesu, ke ni, hungaroj, havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn.

Z:

Kaj kio okazus, se mi estus bone respondinta al viaj demandoj?

1:

(demandeme rigardas al 2, kiu levas la ŝultron, poste iom meditante al Zamenhof)  Nu, tiaspeca okazo ankoraŭ ne troviĝis, sed ni verŝajne eĉ tiam donus  diplomon.