Litvek - онлайн библиотека >> Abdul-Baha >> Старинная литература >> Parizaj paroladoj

PARIZAJ PAROLADOJ DE ABD^L-BAHA

Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 ).

La angla originalo aperis sub la titolo "Paris Talks, Adresses given by Abdu'l-Baha in Paris in 1911" ( Baha'1 Publishing Trust, London / Britio, 1912 )

(01 (02 (03 (04 (05 (06 (07 (08 (09 (10 (11 (12 (13 (14 (15 (16 (17 (18 (19 (20 (21 (22 (23 (24 (25 (26 (27 (28 (29 (30 (31 (32 (33 (34 (35 (36 (37 (38

El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof 1a eldono : Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova tago" ( Weinheim / Germanio, 1932 ) 2a eldono : Nacia Spirita Konsilantaro de la Bahaanoj de Svisujo ( Berne / Svislando, 1978 )

Antaŭparolo Enkonduko

La devo de afableco kaj simpatio rilate el fremduloj kaj alilanduloj.

La potenco kaj valoro de penso dependas de ĝia elmontriĝo en agoj.

Dio estas Granda kaj Kompatema Kuracisto, kiu sola donas veran kuracon.

La bezono de interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento.

Dio entenas ĉion ; Li ne povas esti entenata.

La bedaŭrindaj kaŭzoj de militoj kaj aies devo de porpaca penado.

La Suno de l'Vero.

La lumo de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento.

La universala amo.

La mallibereco de 'Abdu'l-Baha.

La plej granda Dia dono al homo.

La nuboj, kiuj kaŝas la Sunon de l'Vero.

Religiaj antaŭjuĝoj.

La bonfaroj de Dio al homo.

Beleco kaj harmonio en diverseco.

La vera signifo de la profetaĵoj, koncernantaj la venon de Kristo.

La Sankta Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.

La du naturoj de homo.

Materiala kaj spirita progreso.

La evoluado de materio kaj progresado de la animo.

La spiritaj kunvenoj en Parizo.

Du specoj de lumo.

La spiritaj aspiroj en Okcidento.

Parolado en kunvenejo en Parizo.

Baha'u'llah.

La ideoj de Dio devas esti realigitaj en agoj. La vera signifo de la bapto per akvo kaj fajro. Parolado en " L'Alliance Spiritualiste ". La evoluado de la spirito. La deziroj kaj preĝoj de 'Abdu'l-Baha. Koncerne korpon, animon kaj spiriton.

Bahaanoj devas labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de la mondo. Pri kalumnio.

Vera feliĉo kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.

Doloro kaj ĉagreno.

La perfektaj homaj sentoj kaj virtoj.

Kruela indiferenteco de popoloj koncerne suferadon de aliaj nacioj. Ni ne devas senkuraĝiĝi pro malgrandeco de nia nombro.

La vortoj de 'Abdu'l-Baha en la preĝejo de pastro Wagner.

Teozofia Societo, Parizo : la 12 principoj de la instruoj de Baha'u'llah.

La unua principo : serĉado de la vero.

La dua principo : unueco de la homaro.

La tria principo : amo kaj amikeco.

La kvara principo : akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.

La kvina principo : forlaso de antaŭjuĝoj.

La sesa principo : vivrimedoj.

La sepa principo : egaleco de la homoj.

La oka principo : universala paco - Esperanto.

La naŭa principo : nesinmiksado de religio kaj politiko.

La deka principo : egaleco de la seksoj.

La dekunua principo : la povo de la Sankta Spirito.

La 11 principoj estas la vojo al la Regno de Dio.

La lasta kunveno.

Parolado de 'Abdu'l-Baha en la " Friends' Meeting House ".

Pro, Malbono, Progresado de animo.

Kvar specoj de amo.

Tabuleto de 'Abdu'l-Baha.

Antaŭparolo

Oni jam multe skribis pri la vizito de 'Abdu'l-Baha, Abbas Effendi, en Eŭropo. Dum lia restado en Parizo ( 4 Avenue de Camoens ) li faradis ĉiumatene mallongajn paroladojn antaŭ tiuj, kiuj premis sin al li, poe avide aŭskulti liajn vortojn.

La aŭskultantoj estis de multaj nacioj kaj pensmanieroj, instruitaj kaj neinstruitaj, membroj de diversaj religiaj sektoj, teozofoj kaj agnosticistoj, materialistoj kaj spiritualistoj, ktp...

'Abdu'l-Baha parolis perse, kaj liaj vortoj estis tradukataj en la francan lingvon. El tiuj paroladoj miaj du filinoj, mia amikino kaj mi faris notojn. Multaj amikoj petis nin publikigi tiujn ĉi notojn angle, sed ni hezitis. Fine, kiam 'Abdu'l-Baha mem petis nin pri tio, ni kompreneble konsentis, malgraŭ la sento, ke nia plumo estas " tro malforta por tiel alta revelacio ".

Ni penis reteni en nia modesta angla eldono la senperan simplecon, tiel lerte prezentitan de la tradukinto en la franca lingvo.

S.L.B. / M.E.B. / R.E.C.B. kaj B.M.P. en Mont Pelerin / Vevey.

Enkonduko.

Por informi tiujn, kiuj scias malmulte aŭ nenion pri la Bahaa Movado, ni donas la sekvantan skizonpri Bahaismo, la religio de la disĉiploj de Baha'u'llah, daŭrigo de Babismo, tradukitan el la Enciklopedio de Larousse :

Mirza Husejn Ali Nuri Baha'u'llah estis naskita en Teherano en 1817. Post la morto de Bab li estis kune kun la ĉefaj babanoj ekzilita en Bagdadon, poste en Konstantinopolon kaj Adrianopolon, sub la gardo de la otomana registaro. En tiu ĉi lasta urbo li malkaŝe deklaris sian mision. Li estis " Tiu, al kiu Dio sin malkaŝos ", kiun Bab antaŭdiris en siaj verkoj, la granda Malkaŝanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj. En siaj leteroj al la ĉefaj regantoj de Eŭropo li proponis al ili ligi sin kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo

la babanoj, kiuj akceptis lin, iĝis bahaanoj. La sultano tiam ekzilis lin ( 1868 ) en Akkon en Palestino, kie li verkis plimulton da siaj fundamentaj verkoj kaj kie li mortis en la jaro 1892 (la 29-an de majo). Li konfidis al sia filo, Abbas Effendi 'Abdu'l-Baha, la taskon de disvastigado de la religio kaj de daŭrigado de rilatoj inter la bahaanoj de ĉiuj mondpartoj. Fakte bahaanoj trovas sin ĉie, ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaŭ en ĉiuj landoj de Eŭropo, same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo, ktp. Tio ĉi estas pro tio, ke Baha'u'llah sciis transformi Babismon en universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de ĉiuj antaŭaj kredoj. La judoj atendas Mesion, la kristanoj revenon de Kristo, la mahometanoj Mahdi'n, la buddanoj la kvinan Buddon, la zoroastranoj Ŝahon Baramon, la hindoj reinkarniĝon de Kriŝno kaj ateistoj pli bonan socialan organizon. Baha'u'llah reprezentas ilin ĉiujn kaj tiamaniere neniigas la rivalecon kaj malamikecojn inter diversaj religioj ; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la degenereco de dogmoj kaj ritoj. Ĉar Bahaismo ne havas pastrojn, religiajn ceremoniojn nek publikajn preĝojn; ĝia sola dogmo estas kredo je Dio kaj je Liaj Malkaŝantoj ( Zoroastro, Moseo, Jesuo, ktp., Baha'u'llah). La principaj verkoj de Baha'u'llah estas Kitabu'l-lqan, Kitabu'l-Aqdas, Kitabu'l-Ahd kaj multaj leteroj aŭ " tabuletoj ", adresitaj al regnestroj aŭ al privataj individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu ĉi religio, kiu devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo kaj efektivigata en amo al proksimulo. Ĉiu devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj. Neniu rajtas aŭskulti konfeson de pekoj aŭ absolvi. Al pastroj de ekzistantaj religioj estas konsilite forlasi senedzinecon kaj prediki per sia ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio, ktp. Problemoj nedeciditaj estas lasitaj al la civila leĝo de ĉiu ŝtato kaj al la decidoj de Bait'l-Adl aŭ Domo de Justeco, vokita al vivo de Baha'u'llah. Respekto al ŝtatestro estas parto de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo internacia devas forigi militon. " Vi estas folioj de la sama arbo kaj gutoj de la sama maro " - diris Baha'u'llah. Mallonge dirante, ĝi estas ne tiom nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata hodiaŭ de 'Abdu'l-Baha. (Nouveau Larousse Illustre, aldono, p. 66. )

La devo de afableco kaj simpatio rilate al fremduloj kaj alilanduloj

la 16-an kaj 17-an de oktobro 1911.

Kiam homo turnas la vizaĝon al Dio, li trovas ĉie la sunbrilon. Ĉiuj homoj estas liaj fratoj. Ne permesu, ke la formoj de konveneco ŝajnigu vin malvarmaj kaj nesimpatiaj, kiam vi renkontas fremdulojn el aliaj landoj. Ne rigardu ilin tiel, kvazaŭ vi suspektus ilin malbonfarantoj, ŝtelistoj kaj kruduloj. Vi opinias, ke necesas esti tre singardema, por ne elmeti sin al la risko de konatiĝo kun tiaj, eble nedezirindaj personoj.

Mi deziras de vi, ke vi ne pensu nur pri vi mem. Estu afablaj por fremduloj, ĉu ili venas el Turkujo, Japanujo, Persujo, Rusujo, Ĉinujo aŭ el iu ajn alia lando de la mondo.

Helpu al ili senti sin, kiel hejme; informiĝu, kie ili loĝas, demandu, ĉu vi povas fari al ili ian servon; penu fari ilian vivon iom pli feliĉa.

Tiel, se eĉ tio, kion vi komence suspektis, montriĝus vera, estu, malgraŭ ĉio, plue afablaj por ili. Via bonkoreco helpos al ili fariĝi pli bonaj.

Kial cetere alilanduloj devus esti konsiderataj kiel fremduloj ?

Tiuj, kiuj vin renkontos, ekkonu sen via proklamado la fakton, ke vi estas bahaanoj.

Realigu en praktiko la instruon de Baha'u'llah, la instruon pri bonkoreco al ĉiuj nacioj. Ne kontentiĝadu per nura vorta elmontrado de amikeco, sed flamigu viajn korojn per amplena bonkoreco al ĉiuj, kiujn vi povas renkonti sur via vojo.

Ho vi membroj de la okcidentaj nacioj, estu afablaj por tiuj, kiuj venas el Oriento, por vivi inter vi. Forlasu la regulojn de via konveneco, parolante kun ili ; ili ne estas alkutimiĝintaj al tio. Al orientanoj tia sintenado ŝajnas malvarma, malamika. Via konduto estu, kontraŭe, simpatia. Estu videble, ke vi estas plenaj de universala amo. Kiam vi renkontas person aŭ alian fremdulon parolu al li, kiel al amiko ; se li ŝajnas soleca, penu helpi al li estu por li servopreta ; se li estas malgaja - ĝojigu lin, se malriĉa - helpu lin, se premita - savu lin, se malfeliĉa - konsolu lin. Tiel agante vi elmontros, ke ne nur en vortoj sed vere kaj en faroj vi konsideras ĉiujn homojn kiel viajn fratojn.

Kian profiton donas konsentado, ke la universala amikeco estas bona, kaj parolado pri la solidareco de l'homaro, kiel pri granda idealo ? Tiuj pensoj estas senutilaj, se ili ne estas transkondukitaj en la mondon de agoj.

La malbono daŭras en la mondo ĝuste pro tio, ke homoj nur parolas pri siaj idealoj, kaj ne ekpenas praktiki ilin. Se agoj anstataŭus la vortojn, la malfeliĉo de la mondo baldaŭ sanĝus sin en feliĉon.

Homo, kiu faras multe da bono kaj ne parolas pri tio, trovas sin sur la vojo al perfekteco.

Homo, kiu plenumis malgrandan bonagon kaj grandigas ĝin en siaj paroloj, valoras tre malmulte.

Se mi amas vin, mi ne bezonas senĉese paroli pri mia amo - vi scios pri ĝi sen iaj vortoj. Aliflanke, se mi ne amas vin, vi ankaŭ scios tion kaj ne kredos al mi, se mi eĉ milfoje dirus, ke mi vin