Litvek - онлайн библиотека >> Allan Kardec >> Старинная литература >> La Genezo >> страница 2
pedagogo Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). Gi aperis en 1868, kiam jam respektinda movado kreskadis sub lia orienta- do kaj la influo de la aliaj, jam tre populariĝintaj, kvar funda­mentaj verkoj, nome "La Libro de la Spiritoj" (1857), "La Libro de la Mediumoj" (1861), "La Evangelio laŭ Spiritismo" (1864), "La Ĉielo kaj la Infero" (1865).

Antaŭ ol sin fordoni al sia grava misio kiel kompilinto kaj sistemiginto de la revelacioj, kiuj fontis el la nevidebla mondo, Allan Kardec jam estis akirinta honoran reputacion kiel pedagogo, kun fekundaj, oficiale agnoskitaj, kontribuoj al la plibonigo de la instruado en Francio.

Pri la enhavo de ĉi tiu verko ni povas senhezite aserti ĝian kernan aktualecon, malgraŭ la fakto, ke, pro la progreso de la sciencoj de post ĝia apero en 1868, multaj ideoj, teorioj kaj principoj en ĝi prezentitaj devis cedi lokon al novaj formu- loj konstruitaj sur esploroj, observoj, sondoj teknike pli perfektaj. La aŭtoro mem, kun klarmensa antaŭvidemo, atentigas la leganton pri tio. Koncerne tamen la ekskluzivan, specifan kampon de la ankoraŭ ne agnoskita spiritisma scienco, ĉio spiras novecon, freŝecon, precipe logikecon kaj raciecon, car en "La Genezo" estas studataj la elementoj, kiuj donas konsiston al tiu nepre ekzistanta forto de la Naturo, nome la nevidebla mondo, de kiu ciu homo venas en la korpan mondon per la naskiĝo kaj al kiu nepre revenas per la morto, tiel longe ĝis li, per sencesa progresado, intelekta kaj precipe morala, eniras novan fazon de evoluado ne plu necesiganta sinsekvajn reenkarniĝojn en krudmateriajn planedojn.

Kontraŭflue al la tradiciaj religiaj skoloj, Allan Kardec rekonas la rolon de la Scienco en la formulado de la vera Genezo, laŭ la lego de la Naturo, sen tamen radikale forĵeti la antikvajn konceptojn kaj interpretojn, cefe tiujn de la Biblio, kiujn li rigardas envolvitaj en la alegorio kaj kaŝantaj superbe- lajn veraĵojn. Jenaj liaj asertoj, interalie, klare difinas, cirilate, unu el la karakterizaj trajtoj de la spiritisma revelacio: "Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ci tiu marŝos sola", kaj "Religio, kiu, ec per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla".

Kvankam "La Genezo" aparte fokusigas tiun trajton, aŭ aspekton, sciencan de la Spiritisma Doktrino, en ĝi tamen estas elvolvitaj la aliaj, neapartigeblaj trajtoj, nome la filozofia kaj la morala, kiuj nature, konsekvence, elfluas el la por tiel diri "fizikaj" elementoj de la revelacio.

Kiel esperantisto-spiritisto, mi aparte ĝojas, ke la Brazila Spiritisma Federacio finplenumas, per ci tiu eldonaĵo, projek- ton , kiun ĝi iniciatis en la jaro 1946 per la aperigo de "La Libro de la Spiritoj", nome la publikigon, en Esperanto, de la tiel nomata Spiritisma Pentateŭko, konsistanta el la kvin fundamentaj verkoj de Allan Kardec. Tutkoran dankon mi esprimas do al tiu respekteginda, pli ol centjara Institucio, en la nomo de la esperantista mondo, al kiu gi faras bonajn servojn ekde de la jaro 1909,kiam ĝia oficiala organo, la revuo "Reformador", aperigis artikolon pri la Neŭtrala Internacia Lingvo, ties movado kaj idealoj.

Mi ankaŭ aparte dankas mian karan amikon kaj majstron, la kleran lingviston, tradukiston, kompetentan esperantiston, D-ron Benedicto Silva, el la brazila urbo S. Jose do Rio Preto (SP), kiu bonvole kaj sinofere kontrolis la tutan tradukon, tiel ebligante, ke ĝi aperu inda je la genia kreaĵo de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Rio de Janeiro (RJ), la 22-an de Majo 2002.

ENKONDUKO

AL LA UNUA ELDONO, PUBLIKIGITA EN JANUARO 1868

Ci tiu nova verko estas plia paŝo sur la tereno de la sekvoj kaj aplikoj de Spiritismo. Kiel montras la titolo, ĝia celo estas studi tiujn tri objektojn ĝis nun diverse interpretatajn kaj komentariatajn: la Genezon, la miraklojn kaj la antaŭdirojn, laŭ ties rilatoj kun la novaj leĝoj rezultantaj el la observado de la spiritismaj fenomenoj.

Du elementoj, aŭ, se oni volas, du fortoj regas la Universon: la spirita elemento kaj la materia elemento. El la simultana agado de tiuj du principoj fontas specialaj fenome­noj, kiuj memkompreneble neklarigeblas se oni unu el ambaŭ abstraktas, tute same kiel neklarigeblus la formiĝo de la akvo se oni abstraktus unu el ĝiaj konsistigaj elementoj, nome hidrogeno kaj oksigeno.

Elmontrante la ekziston de la spirita mondo kaj ties rilatojn kun la materia mondo, Spiritismo liveras la ŝlosilon por sennombra amaso da fenomenoj nekomprenataj kaj, ĝuste pro tio, rigardataj kiel neakcepteblaj por certa klaso de pensuloj. Svarmas tiuj faktoj en la Sanktaj Skriboj, kaj ja pro la nekona- do de la lego, ilin reganta, la komentariantoj sur ambaŭ kampoj ne sukcesis veni al racia solvo, car ĉiuj senĉese turniĝadis sur sama rondo de ideoj, unuj ignorantaj la poziti- vajn atingojn de la scienco, aliaj la spiritan principon.

Tiu solvo troviĝas en la reciproka agado inter la spirito kaj la materio. Vere ĝi senigas la plimulton de tiuj faktoj je ilia supernatura karaktero. Sed kio pli valoras: ilin akcepti kiel efikojn de la natura lego aŭ ilin malakcepti entute?Ilia absoluta forĵeto kuntrenus la forĵeton de la bazo mem de la konstruaĵo, sed ilin akcepti en ties ĉi-supra karaktero, nur forigante iliajn akcesoraĵojn, lasas sendifekta ĝian bazon. Jen kial Spiritismo revenigas tiom multe da personoj al la kredo pri veraĵoj, kiujn ili antaŭe rigardis simple utopiaj.

Ĉi tiu verko estas do, kiel ni jam diris, ia komplemento al la aplikoj de Spiritismo el speciala vidpunkto. La materialoj jam estis pretaj, aŭ almenaŭ de longe ellaboritaj, sed ankoraŭ ne estis veninta la tempo por publikigo. Necesis unue, ke la ideoj, konsistigontaj ilian bazon, atingu la maturecon, kaj, krome, preni en kalkulon la oportunecon de la cirkonstancoj. Spiritismo enhavas nek misterojn nek sekretajn teoriojn; ĉio en ĝi devas esti malkaŝa, por ke ciu povu gin plenscie juĝi; sed ĉiu afero devas aperi ĝustatempe, por ke ĝia alveno estu sekura. Senpripensa solvo, prezentita antaŭ ol oni komplete klarigis la demandon, kaŭzus pli ĝuste regreson, ol progreson. Ĉe tiu, ĉi tie traktita, la graveco de la temo trudis al ni la devon eviti ĉian senpripenson.

Antaŭ ol eniri la temon, ŝajnis al ni necesa klare difini la respektivajn rolojn de la Spiritoj kaj de la homoj en la ellabora- do de la nova doktrino. Tiuj enkondukaj konsideroj, kiuj gin senigas je ĉia mistika karaktero, konsistigas la objekton de la unua ĉapitro, titolita: Karakteroj de la spiritisma revelacio. Pri tiu ĉi punkto ni petas seriozan atenton, car tie iasence troviĝas la nodo de la demando.

Malgraŭ laparto koncernanta la homanpartoprenon en la ellaborado de tiu doktrino, gia iniciato tamen apartenas al la Spiritoj, sed ĝia konsisto ne rezultas el la persona opinio de iu ajn el ili. Gi estas, kaj ne povas ne esti, la rezultato de ilia akordanta kaj kolektiva instruado. Nur en tiu karaktero gi povas esti nomata doktrino de la Spiritoj. Se ne tiel, ĝi estus nenio alia ol la doktrino de unu Spirito kaj same valorus kiel ies persona opinio.

Generaleco kaj akordo en la instruado, jen la esenca karaktero de la doktrino, la kondiĉo mem de ĝia ekzisto, el kio rezultas, ke ciu principo, kiu ne ricevis la konsenton de la plimulto, ne povas esti rigardata kiel konsista parto de tiu doktrino, sed ja kiel nura unuopa opinio, pri kiu Spiritismo ne povas respondi.

Guste tiu kolektiva akordo en la opinio de la Spiritoj, krome pasigita tra la kriterio de la logiko, fortigas la spiritisman doktrinon kaj garantias al ĝi ĉiamdaŭrecon. Por ke ĝi ŝanĝiĝu, estus necese, ke la tutaĵo de la Spiritoj ŝanĝu sian opinion kaj ke ili unu tagon asertu la malon de tio, kion ili antaŭe diris. Kaj car ĝi fontas el la instruado de la Spiritoj, estus necese, por ĝia pereo, ke la Spiritoj cesu ekzisti. Tio ankaŭ igos ĝin ciam superstari la personajn sistemojn, kiuj, diference de ĝi, ne cie havas radikojn.

La fidindeco de La Libro de la Spiritoj solidiĝis nur tial, ke ĝi estas la esprimo de ĝenerala, kolektiva penso. En aprilo, 1867, kompletiĝis ĝia unua jardeko. Intertempe, la fundamen- taj principoj, kies bazojn ĝi sidigis, sinsekve kompletiĝis kaj elvolviĝis kiel rezulto de la progresiva instruado de la Spiritoj, sed neniu estis malkonfirmita de la scienco, ciuj restis stare, pli vivaj ol iam antaŭe, dum el ciuj kontraŭdiraj ideoj, kiujn oni provis kontraŭmeti al ĝi, neniu venkis guste tial, ke ilia malo estis cie instruata. Ci tiu estas ja karakteriza rezultato, kiun ni povas proklami sen vanteco, car ĝian meriton ni neniam atribuis al ni.

La samaj skrupuloj gvidis la redakton de niaj aliaj verkoj, tial ni povis ilin titoli: laŭ Spiritismo, car ni estis certaj pri ilia konformeco al la ĝenerala instruado de la Spiritoj. Tiel same estis kun ci tiu, kiun ni povas, pro similaj kaŭzoj, prezenti kiel komplementon de la antaŭaj, escepte tamen de iuj anko- raŭ hipotezaj teorioj, pri kiuj ni havis la zorgon ilin montri kiel tiajn, kaj kiujn oni devas rigardi personaj opinioj tiel longe ĝis ili estos konfirmitaj aŭ malkonfirmitaj, por ke ne pezu sur la doktrino la respondeco pri ili.

Cetere, la fidelaj legantoj de la Revue povis tie rimarki, en formo de skizoj, la plimulton de la ideoj elvolvitaj en ci tiu verko, same kiel ni gin faris rilate al la antaŭaj. La Revue ni multfoje uzas kiel provterenon, destinitan al sondado de la opinio de homoj kaj Spiritoj pri certaj principoj, antaŭ ol ni ilin akceptas kiel konsistigajn partojn de la doktrino.

1 Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al siaportugallingva eldono: La leganton do koncernas, dum la legado de ĉi tiu verko, distingi la parton prezentitan kiel komplementan al la Doktrino disde tiu, kiun la Aŭtoro mem rigardas kiel hipotezan kaj sian propran.

Noto de la Union Spirite (Belgio) al sia franclingva eldono: La sciencaj donitaĵoj en ĉi tiu verko datiĝas de 1867. La leganto eventuale devos konsideri la lastajn progresojn de la scienco.

LA GENEZO

LAŬ SPIRITISMO

ĈAPITRO I

KARAKTEROJ DE LA SPIRITISMA REVELACIO

1. - Ĉu oni povas rigardi Spiritismon kiel revelacion? Se jes, kia estas ĝia karaktero? Sur kio sidas ĝia vereco? Al kiu kaj kiamaniere ĝi estis farita? Ĉu la spiritisma doktrino estas ia revelacio laŭ la teologia senco de tiu vorto, nome ĉu ĝi entute estas produkto de ia okulta instruado veninta de la supro? Ĉu ĝi estas senŝanĝa aŭ ĉu ĝi akceptas modifojn? Portante al la homoj la kompletan veron, ĉu tiu revelacio ne havus kiel efikon bari al ili la uzon de siaj kapabloj, ŝparante al ili la laboron de la esplorado? Kia povas esti la aŭtoritato de la instruado de la Spiritoj, se ili ne estas neeraremaj nek superaj al la homaro? Kian utilon havas la moralo, kiun ili predikas, se ĝi estas ne alia ol tiu, jam